Sankta Georgo
| Tiu ĉi artikolo temas pri la kristana sanktulo Georgo. Pri aliaj uzoj de la vorto vidu la koncernan apartigilon. |
Sankta Georgo aŭ Georgo de Kapadokio estis Romia soldato, kaj Kristana martiro. Li famiĝis pro mortigo de pesta drako, rakontita en la Ora Legendo de Jakobo de Voraĝino.
Pri detaloj de lia vivo estas malcerteco. Eble li naskiĝis en Kapadokio; lia oficiala mortotago estas la 23-a de aprilo, verŝajne ĉirkaŭ la jaro 303. Pro tiu ĉi malcerteco papo Paŭlo la 6-a en 1969 forigis lin el la katolika sanktula kalendaro.
Sankta Georgo estas unu el la sanktaj helpantoj. Lia emblemo estas la Georga kruco, ruĝa sur blanka fono. Ĝi eniris interalie la flagojn de Anglio kaj Kartvelio. Pliaj atributoj de la sanktulo estas la drako, la lanco, foje palma branĉo.
Sankta Georgo estas la patrono de la skolta movado.
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Sankta Georgo en Catholic Forum Romkatolika hagiografio (angle).
- Sankta Georgo, patrono de skoltismo (angle).
- Biografio de Sankta Georgo (germane).
-
Blazono de Moskvo
-
Sankta Gerogo, pentraĵo de Raffaello Sanzio