Georgo Handzlik
Georgo HANDZLIK estas pola kantisto de Esperanto-kantoj. Li estas la edzo de Małgorzata Handzlik, kiu en 2004 elektiĝis en la Eŭropa parlamento. Foje oni lin nomas la "Bardo sen barbo", laŭ unu el liaj kantoj.
La familio Handzlik gvidas en Pollando plurajn entreprenojn, el kiuj inter esperantistoj plej konata estas la eldonejo KLEKS, kiu eldonas librojn kaj sondiskojn en Esperanto kaj la pola lingvo. Georgo Handzlik havas du filinojn.
En la UK 2013 en Rejkjaviko li pro sia kontribuo al la Esperanto-muziko kaj eldona agado estis honorigita per la Diplomo pri Elstara Arta Agado de UEA.[1]
Diskaro
- Ni tostu la verdan fortunon ... (1999, Eldonejo KLEKS)
- Ludoviko
- Knaboj de tiu kongreso
- Kabeiĝos iam mi...
- Dek klubanoj
- Bieno en Nordio
- La knaboj de nigra-blanka foto
- Justaj bomboj
- Esperantisto ekesto kaj malapero
- Kun mia gitaro...
- Dancu Eŭropo
- Titanik'
- Finnlando
- Ripetado (dum la leciono de Rikardo Ŝulco)
- Regularo
- Egalec' per lingvo
- Tropostulo
- Ukrainio
- Ni tostu la verdan fortunon
- Ĝis revido
- Vivu Esperantujo (1989)
Eksteraj ligiloj
- Georgo HANDZLIK en la kantarvikio
- Radio 3ZZZ 2004-09-06 - Ĉi tiu elsendo enhavas la kantojn Ludoviko kaj Kun mia gitaro
- Radio 3ZZZ 2004-12-13 - Ĉi tiu elsendo enhavas la kanton Ludoviko
- Radio 3ZZZ 2004-12-27 - Ĉi tiu elsendo enhavas la kanton Esperantisto ekesto kaj malapero
- Radio 3ZZZ 2005-03-21 - Ĉi tiu elsendo enhavas la kanton Kabeiĝos iam mi...