Georgo de Trebizondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Γεώργιος Τραπεζούντιος
Georgios Trapezuntios
(1395-1486)
Persona informo
Naskiĝo 4-a de aprilo 1395
en Kreto,  Grekio
Morto 12-a de aŭgusto 1486
en Romo,  Italio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Bizanca imperio vd
Alma mater Universitato de Padovo vd
Profesio
Okupo filozofoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Georgius Trapezuntius (1395-1486) (naskiĝis en Kreto, en la 4-a de aprilo 1395 - mortis en Romo, en la 12-a de aŭgusto 1486) estis bizanca humanisto, aristotela filozofo, latinisto, helenisto kaj filologo, unu el la pioniroj de la Itala Renesanco. Li plenumis gravan rolon en la disvastigado de la greka lingvo en Italio kaj en la tradukoj de la grekaj klasikaĵoj. En filozofio, li kontribuis akramaniere, kvankam ne ortodokse, al la debatoj inter la platonismo kaj la aristotelismo. Sagaca, brila, klera, granda oratoro, tamen, lia freneza aroganteco kondukis lin al kruela misuzo de lia inteligenteco, kaj ofte al malfeliĉo, necezbezono kaj ekzilo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ kelkaj fontoj, li venis al Venecio, invitite de la humanisto Francesco Barbaro ĉirkaŭ 1430 por esti lia sekretario; laŭ aliaj fontoj, li alvenis al Venecio por partopreni en la Koncilio de Florenco inter 1438 kaj 1439.

Li studis la latinan kun Vittorino da Feltre (1378-1446)[1] kaj post tri jaroj li komencis instrui Latinan Beletron kaj Retorikon. Li estis renoma profesoro - inter liaj disĉiploj elstariĝas la granda hispana humanisto Alfonso de Palencia (1424-1492)[2] - tradukisto de Aristotelo, kaj tio vekis la atenton de la papo Nikolao la 5-a, granda admiranto de la filozofo, kiu invitis lin kiel lia persona sekretario.

Sed, aliflanke, Georgo estis granda kritikisto de Platono en sia broŝuro "Comparatio Aristotelis Platonis", kaj tio rezultis en akra respondo de Bazilo Besariono. La indignoondo levita kontraŭ si mem kaŭze de lia broŝuro, lin devigis fuĝi al Italio, kie li serĉis protekton de Alfonso la 5-a, kiu lin akceptis en sia napola kortumo.

Post nemulte da tempo, li alvenis al Romo, kie li publikigis latinan gramatikon, kiu fariĝis renoma. Ĝi estis kvazaŭ aktualigita versio de la klasika gvidlibro de la latina gramatikisto Prisciano[3]. Aliflanke, iu antikva traktato pri la principoj de la greka retoriko konkeris al li grandan rimarkindecon, eĉ flanke de siaj antaŭaj kritikistoj, kiuj agnoskis lian kvaliton. Malgraŭ sia erudicio, li morti ege mizere, en Romo, en 1486.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Latinaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Rhetorica, Libri V, Venecio, 1470
  • De Octo Partibus Orationis ex Prisciano Compendium, Milano, 1472
  • De Artificio Ciceronianae Orationis pro Q. Ligario, Venecio, 1477
  • Commentarius in Philippica Ciceronis, Venecio
  • Dialectica, Strasburgo, 1509
  • Comparationes Philosophorum Platonis et Aristotelis, Venecio, 1523
  • De Antisciis in quorum Rationem Fata sua rejiscit, Venecio, 1525
  • Cur Astrologorum Judicia plerumque falluntur, Venecio, 1525
  • Expositio in illud "Sii eum volo manere donce veniam", Bazelo, 1543
  • In Claudii Ptolemaei Centum Sententias Commentarius, Kolonjo, 1544
  • Acta Beati Andreae Chii, Kolonjo, 1618

Tradukaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Eusebius Pamphili de Praeparatione Evangelica a Giorgio Trapezuntio traductus, Venecio, 1470
  • Joannes Chrysostomus super Matthaeum, Kolonjo, 1487
  • Rhetoricorum Aristotelis ad Theodecten Libri Tres, Lepsiko, 1503
  • Opus insigne Beati Patris Cyrilli, patriarchae Alexandriae in Evangelicum Joannis, Parizo, 1508 (Vol I-IV e vol. IX-XII). I vol. V-VIII eldonisto Jodocus Clichtoveus
  • Joannis Chrysostomy de Laudibus et Excellentia Sancti Pauli Homiliae quatuor per Georg. Trapezuntium e Graeco traductae, Lepsiko, 1510
  • Praeclarum Opus Cyrilli Alex. qui Thesaurus nuncupatur, Parizo, 1513
  • Almagesti Ptolemaei Libri XIII, Venecio, 1515
  • Sti Gregorii Nysseni De Vitae Perfectione, sive Vita Moysis, Vieno, 1517
  • Sti Basilii Magni adversus Apologiam Eunomii Antirrehticus, Libri V, Romo, 1526
  • Historia Sanctorum Barlaam et Josaphat, Bazelo, 1548

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Personensuche
  2. La Web de las Biografías
  3. Prisciano estis aŭtoro de la verko "Institutiones grammaticae".
  4. Personensuche
Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj