Georgo la 1-a (Britio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Georgo la 1-a
Georgo la 1-a Ludoviko
Reĝo de Britio kaj Irlando
Regado 17141727
Persona informo
George I
Naskonomo germane Georg I. Ludwig
angle George Louis
Naskiĝo 28-an de majo 1660 (1660-05-28)
en Hanovro
Morto 11-an de junio 1727 (1727-06-11) (67-jaraĝa)
en Osnabrück, Princepiskoplando Osnabrück,  Sankta Romia Imperio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Tombo Leineschloss vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj anglagermana vd
Ŝtataneco Electorate of Brunswick-Lüneburg • Reĝlando de Granda Britio vd
Subskribo Georgo la 1-a (Britio)
Familio
Dinastio Hanovra dinastio vd
Patro Ernesto Aŭgusto de Hanovro vd
Patrino Sofia de Palatinato vd
Gefratoj Sofia Ĉarlota de Hanovro • Ernest Augustus, Duke of York and Albany • Maximilian William of Brunswick-Lüneburg • Ernst August von Platen-Hallermund • Sophia von Kielmansegg, Countess of Darlington • Friedrich August Hanover, Prince of Hanover vd
Edz(in)o Sophia Dorothea of Celle vd
Amkunulo Melusine von der Schulenburg, Duchess of Kendal vd
Infanoj Georgo la 2-a de Britio • Sofio Doroteo de Hanovro • Luise Sophia von der Schulenburg, Countess of Dölitz • Melusina von der Schulenburg, Countess of Walsingham • Margarethe Gertrud von Oeynhausen vd
Parencoj Frederiko la 1-a de PrusioFrederiko Vilhelmo la 1-a • Countess Louise Juliana of Nassau • Frederiko la 5-a • Louise Juliana of the Palatinate • Karolo la 1-a Ludoviko de Palatinato • Elizabeto Ĉarloto de Palatinato • Elizabeto Ĉarloto de Palatinato • Sophia Dorothea of Celle • Éléonore Desmier d'Olbreuse vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Laborkampo politiko • governance • mecenatismo vd
Princo-elektisto de Hanovro
Dum 16981727
Antaŭulo Ernesto Aŭgusto
Sekvanto Georgo la 2-a
Reĝo de Britio
Dum 17141727
Antaŭulo Anna
Sekvanto Georgo la 2-a
Reĝo de Irlando
Dum 17141727
Antaŭulo Anna
Sekvanto Georgo la 2-a
Duko de Saksio-Lauenburg
Dum 17081727
Antaŭulo Georgo Vilhelmo de Brunsvigo-Luneburgo
Sekvanto Georgo la 2-a
Duko de Bremen-Verden
Dum 17151727
Antaŭulo Ulrika Eleonora (Svedio)
Sekvanto Georgo la 2-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Georgo la 1-a Ludoviko, germane Georg I. Ludwig, angle George Louis (naskiĝinta la 7-an de junio 1660 en Hanovro, mortinta la 22-an de junio 1727 en Osnabrück) estis ekde 1698 duko de la elektoprinclando Brunsvigo-Luneburgo kaj per tio princo-elektisto de la Sankta Romia Imperio, kaj aldone estis ekde 1714 ankaŭ reĝo de Britio kaj reĝo de Irlando.

Georgo Ludoviko estis luterano, kio estis unu el la ĉefaj kialoj por lia reĝiĝo. En 1714, post la morto de reĝino Anna, oni unuavice klopodis trovi taŭgan, ne-katolikan tronheredonton por eviti la tronpretendanton James Francis Edward Stuart. Oni elektis Sofian de Palatinato, la patrinon de Georgo Ludoviko.

Georgo Ludoviko havis malfacilan pozicion kiel brita reĝo, ĉar li apenaŭ parolis la anglan lingvon kaj ĉefe komunikis per la germanafranca. Aldone li pasigis multan tempon en Hanovro. Ĉio ĉi tio kontribuis al tio ke dum lia regotempo multe da regopovo ŝoviĝis for de la reĝo al la brita parlamento. Dum lia regado estiĝis la brita partia sistemo kaj Robert Walpole iĝis fakte la unua brita ĉefministro kiu regis kun ministraro. (Oficiale tamen ne pli frue ol 1730 sub Georgo la 2-a.)