Georgo la 1-a (Britio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georgo la 1-a

Georgo la 1-a Ludoviko, germane Georg I. Ludwig, angle George Louis (naskiĝinta la 7-an de junio 1660 en Hanovro, mortinta la 22-an de junio 1727 en Osnabrück) estis ekde 1698 duko de la elektoprinclando Brunsvigo-Luneburgo kaj per tio princo-elektisto de la Sankta Romia Imperio, kaj aldone estis ekde 1714 ankaŭ reĝo de Britio kaj reĝo de Irlando.

Georgo Ludoviko estis luterano, kio estis unu el la ĉefaj kialoj por lia reĝiĝo. En 1714, post la morto de reĝino Anna, oni unuavice klopodis trovi taŭgan, ne-katolikan tronheredonton por eviti la tronpretendanton James Francis Edward Stuart. Oni elektis Sofian de Palatinato, la patrinon de Georgo Ludoviko.

Georgo Ludoviko havis malfacilan pozicion kiel brita reĝo, ĉar li apenaŭ parolis la anglan lingvon kaj ĉefe komunikis per la germanafranca. Aldone li pasigis multan tempon en Hanovro. Ĉio ĉi tio kontribuis al tio ke dum lia regotempo multe da regopovo ŝoviĝis for de la reĝo al la brita parlamento. Dum lia regado estiĝis la brita partia sistemo kaj Robert Walpole iĝis fakte la unua brita ĉefministro kiu regis kun ministraro. (Oficiale tamen ne pli frue ol 1730 sub Georgo la 2-a.)

Antaŭe:Princo-elektisto de HanovroPoste:
Ernesto Aŭgusto1698-1727Georgo la 2-a
Antaŭe:Reĝo de BritioPoste:
Anna1714-1727Georgo la 2-a
Antaŭe:Reĝo de IrlandoPoste:
Anna1714-1727Georgo la 2-a

Ŝablono:Ĝermo-historio

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara