Georgo la Longbraka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Monumento en Moskvo omaĝe al Georgo la Longbraka

Georgo la Longbraka (novruse Юрий Долгорукий (Jurij Dolgorukij); 1090-aj jaroj15-a de majo 1157), filo de Vladimiro Monomaĥo, estis princo de Suzdala princlando, el la rurikidoj. Ekde la 1130-aj jaroj agadis por ekregi Kievon, pro kio ricevis la kromnomon Dolgorukij (Longbraka). La ĉefprinco de Kieva Regno en 11491151.

Dum lia regado en rusiaj kronikoj estis unuafoje menciita Moskvo. La princo, kiu multe atentis pri defendeblo de siaj urboj, fortikigis Moskvon per novaj lignaj muroj kaj foso. Tial tradicie tiun princon oni rigardas fondinto de Moskvo[1].

La asteroido 7223 Dolgorukij estas nomita omaĝe al lia memoro.

La nomo[redakti | redakti fonton]

En la moderna rusa lingvo oni iom anakronisme nomas la princon Юрий /'jurij/, kio estas unu el la modernaj normaj formoj de la nomo Georgo. En la epoko kiam vivis la princo tia formo ankoraŭ ne stabiliĝis, kaj la kronikoj nomas lin jen Гюрги /'ģurģi/, jen Дюрги /'ďurģi/. Tial la ĝusta esperantigo estas traduki formon normigitan per formo norma, t.e. per Georgo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sergio Pokrovskij: Moskvo jubileas. «Monato», 1997, n–ro 9, p. 22a.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]