Geoterma energio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La geoterma energio estas energio elĉerpita el la tera interno. La geotermaj energiofontoj troviĝas ofte ĉe proksimo de aktivaj vulkanoj.

Por elĉerpo de la geoterma energio estas plej facile uzeblaj la termofontoj, gejseroj, bolantaj marĉo-lagetoj, fumarolojgaskrateroj.

La geoterman energion eluzis unuafoje la antikvaj romianoj por hejtado de domoj kaj banejoj. Oni uzas tiun ĉi metodon ankaŭ hodiaŭ en Islando, Turkio, Japanio, sed plej ofte oni produktas per la geoterma energio elektran kurenton. La unua tia elektra centralo ekfunkciis en la itala Larderello, en 1904.

La plej bone elĉerpeblaj fontoj estas la 80–350 °C-a akvo kaj akvovaporo en la subteraj rezervejoj. Oni povas plej facile produkti la elektran energion el akvovaporo pli varma ol 180 °C. Oni rapide forvaporigas la varmegan akvon kaj/aŭ movas turbinon per la vaporo.

Alia metodo estas la eluzo de la energio de la subteraj pli varmaj grundoj. Tiam oni alkondukas likvaĵon kaj poste forkondukas la varmiĝintan likvaĵon kaj elgajnas el ĝi la energion. (legu varmopumpilo)

Ankaŭ vidu

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda