Geoksuso
|
|
||||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||||||||
|
||||||||||||||||||
| Geoxus valdivianus (Philippi, 1858) |
||||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||||
La Geoksuso (Geoxus valdivianus) estas neotropika specio de mamuloj el la familio de la Kricetedoj. Ĝi estas endemia en la ekoregionoj de la Mezvarmaj pluvarbaroj de Valdivia kaj de la Magelanaj subpolusaj arbaroj de Argentino kaj Ĉilio. Ĝi estas la sola specio de la genro Geoxus.
Geoksusoj estas malgrandaj bestoj, adaptaj al fosadanta vivmaniero. Ili atingas kapo-korpo-longecon de 9 ĝis 11 centimetroj. La vosto estas, kun ĝies 3 ĝis 5 centimetrojn, relative mallonga.
La geoksuso pezas 20 ĝis 40 gramojn. La talpeca felo estas egale malhele kolorita.
Karakterizaj estas la ĝis 7 milimetrojn longaj ungegoj de la antaŭaj piedoj. La kranio estas mola kaj ekstensa.
Tiuj bestoj vivas en suda Sudameriko ekde centraj Ĉilio kaj Argentino ĝis Magelana Markolo. Ili preferas pli humidajn biotopojn kiel arbarojn kaj herbejojn, sed evitas la stepajn regionojn. Ili faras galeriojn sub la tero, tamen uzas ankaŭ tiujn de aliaj bestoj. Kaj tage kaj nokte ili povas nutrokaptadi. Ilia nutraĵo konsistas el tervermoj same kiel koleopteroj kaj aliaj insektoj.
Laŭ la Internacia Unio por la Konservo de la Naturo ( angla mallongigo : IUCN ) la specio ne estas endanĝerigita, sed tiu ĉi mencio ne estas freŝdata.
Bibliografio [redakti]
- Baillie, J. 1996. Geoxus valdivianus. 2006 IUCN Red List of Threatened Species. Downloaded on 19 July 2007. angle
- Musser, G. G. and M. D. Carleton 2005 : Superfamily Muroidea. Pp. 894-1531 in Mammal Species of the World a Taxonomic and Geographic Reference. D. E. Wilson and D. M. Reeder eds. Johns Hopkins University Press, Baltimore. angle
- Nowak, Ronald M. 1999 : Walker's Mammals of the World. Johns Hopkins University Press. ISBN 0-8018-5789-9 angle
- Wilson, D. E.; D. M. Reeder 2005 : Mammal Species of the World. Johns Hopkins University Press, Baltimore. ISBN 0-8018-8221-4 angle
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |