Gepidoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
539-551

La gepidoj estis popolo kun orient-ĝermana deveno, signifo de ilia nomo estas „riĉa, donacema”. La prahistorio de la gepidoj estas nebula, ĉar ilia nomo restis nur en la kronikoj de la gotoj, kiuj estis iliaj malamikoj.

Ili migris el la Vistula riverbuŝo kaj aperis en la nord-orienta parto de la Karpat-baseno post 269 sub gvido de reĝo Fastido. Ili potenco etendiĝis preter la Tiso ĝis rivero Körös, sed ili devis obei al la hunoj. (Tiam oni kaŝis trezoron de la reĝo, kiujn oni malkovris en 1797 kaj nomis post la trovejo Trovaĵo de Szilágysomlyó). Ili partoprenis en militoj de Atilo, huna reĝo. Ilia reĝo Ardariko estis ano de la imperia konsilantaro de Atilo. Post morto de la huna reĝo (453), la gepidoj ribelis kaj venkis super filoj de Atilo sub gvido de Adariko. Ili akiris la orientan parton de la Karpat-baseno, Dacion, Banaton (Bánát) kaj orientan parton de interriverejo de Tiso kaj Danubo.

Parto de la gepidaj armeoj servis en soldo de Bizanco, alia parto aliĝis al la longobardoj (longbarbuloj) kaj iris al Italio. Senarmea parto de gepidoj venis sub potencon de la avaroj.

Legu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]