Gerald Asamoah

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gerald Asamoah 2005.jpg

Gerald Asamoah estas ganaa-germana futbalisto. Li naskiĝis la 3-an de oktobro 1978(nun 1978-10-03) en Mampong, centra Ganao, do momente estas 35-jara. Post naskiĝo en Ganao, li kun sia familio translokiĝis al Hannover, Germanio dum la jaro 1990, do kiel 12-jarulo. Ekde 1999 li estas profesia futbalisto ĉe la klubo "FC Schalke 04" en Gelsenkirchen, antaŭe li dum kvin jaroj profesie ludis por la klubo "Hannover 96". La sportisto inter alie estis membro de la germana nacia teamo de futbalo dum la matĉoj de la Futbala Mondpokalo 2006.