Gerald Wilson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
G. Wilson en 2005

Gerald Stanley Wilson (naskiĝis la 4-an de septembro 1918 en Shelby, Misisipio, mortis la 8-an de septembro 2014 en Los Angeles, Kalifornio) estis usona ĵazmuzikisto (trumpetisto, muzikaranĝisto kaj bandestro). Li krome komponis filmmuzikon.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Wilson vivis ekde 1932 en Detrojto; li muzikis komence per piano kaj lernis sur la altlernejo trumpetludon. Post unuaj prezentadoj en loka klubejo li aliĝis inter 1939 kaj 1942 al la bando de Jimmy Lunceford, por kiu li ankaŭ aranĝis. Poste li ekloĝis en Los-Anĝeleso, kie li verkis kun Benny Carter, Les Hite kaj Phil Moore; en 1946 ekestis pluraj ŝelakdiskoj por diskeldonejo Black & White, i.a. versio de „One O'Clock Jump“. Post la militservo li fondis propran bandegon, kiu aktivis kun interrompoj ĝis en la 1990-aj jaroj kaj al kiu apartenis multaj gravaj muzikistoj de la pacifikbordaj usonaj subŝtatoj (ekz. Bud Shank, Horace Tapscott Eric Dolphy, Roy Ayers, Bobby Bradford, Joe Pass kaj Frank Morgan). Kun sia bando li verkis multajn sondiskojn, ĉefe por eldonejo Pacific Jazz. Per la titolo Viva Tirado en 1963 li sukcesis lanĉi furoraĵon. Kiel liberprofsiulo li verkis en 1947 muzikaranĝaĵojn por Duke Ellington, poste por Dizzy Gillespie kaj Count Basie, kun kiu li sur sonregistraĵoj ankaŭ muzikas kiel trumpetisto. Pli malfrue li estis muzika direktisto por Al Hirt kaj Nancy Wilson, koncertis tamen ankaŭ sur la Ĵazfestivalo je Monterey. Meze de la 1970-aj jaroj li direktis radioelsendon. Kune kunKenny Burrell li instruas Historion de ĵazo ĉe la Universitato de Kalifornio ĉe Los-Anĝeleso.

Post kiam Wilson en 1995 reaperis per bandego-albumo ĵazmondeto, en 1997 ekestis produktaĵo okaze de la kvardekjariĝo de la Ĵazfestivalo je Monterey; li verkis „Theme for Monterey“, kiu eksonis je la jubilea festivalo en 1998. Ankaŭ por la kvindekjariĝo li ricevis mendon de komponaĵo, por kiu li surbendigis kun ĉiustelularo en sonregistro-studio (lumdisko „Monterey Moods“, 2007). Li ankaŭ gastdirigentas, ekzemple antaŭ Carnegie Hall Jazz Band (nun: Jon Faddis Jazz Orchestra of New York) kaj Chicago Jazz Ensemble; februaron de 2006 li prezentis kun Wynton Marsalis kaj Lincoln Jazz Center Orchestra siajn komponaĵojn kaj aranĝaĵojn.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

Produktaĵoj de Wilson regule estis nomumitaj por Grammy. Por sia laboro kiel altlerneja instruisto li estis honorita kiel Instruisto de la Jaro. La usona kulturfondaĵo distingis ĝin en 1990 per NEA Jazz Masters Fellowship. Marton de 2007 Kennedy Center honoris lin kiel „mitulo de ĵazo“.

Kelkaj diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Gerald Wilson 1945-1946 (Classics)
  • Moment Of Truth (Pacific Jazz Records, 1963)
  • Eternal Equinox (Pacific Jazz Records, 1969)
  • State Street Sweet (Mama MMF, 1995)
  • Theme for Monterey (Mama MMF, 1997)

Duagrada literaturo[redakti | redakti fonton]

  • C. Bohländer k.a., Reclams Jazzführer
  • I. Carr k.a., Jazz Rough Guide

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]