Geraldine Mucha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Geraldine Mucha
Persona informo
Naskiĝo 5-an de julio 1917 (1917-07-05)
en Londono
Morto 12-an de oktobro 2012 (2012-10-12) (95-jaraĝa)
en Prago
Tombo tombejo de Vyšehrad
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)ĈeĥioUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Reĝa Akademio de Muziko
Familio
Edz(in)o Jiří Mucha
Infano John Mucha
Parencoj Alfons Mucha
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto
TTT
Retejo https://sites.google.com/view/geraldinemucha
vdr

Geraldine Mucha fraŭlinnome Thomson (naskiĝis la 5-an de julio 1917 en Londono, mortis la 12-an de oktobro 2012 en Prago) estis skota komponistino. Muzikon ŝi komencis lerni kun sia patro, poste ŝi studis komponadon ĉe Benjamin Dale kaj Allan Bush en Reĝa Akademio de Muziko en Londono. Ŝi edziniĝis al ĉeĥa verkisto Jiří Mucha (filo de la pentristo Alfons Mucha) kaj havis kun li filon en 1948. Post 1945 ŝi vivis daŭre en Prago. En 1992 ŝi estigis en Prago Fondaĵon de Mucha.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Elektitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Nausica, baleto, 1942
  • Makbeto, baleto, 1965
  • Fantazio, 1946
  • Bildoj el Šumava, simfonia serio, 1952
  • Pianokonĉerto, 1960
  • La Tempesto, uverturo por orkestro, 1964
  • Arĉkvartetoj, 1941, 1962, 1988
  • Disigo kaj Incitetado, por piano 1942
  • Sonatoj por violono kaj piano, 1947, 1961
  • Pianomuzikaĵoj por infanoj, 1953
  • 16 Varioj je skota popolkanto, por piano, 1957
  • Marscenoj, por violono kaj piano, 1958
  • Noneto, 1959, 1982
  • Sonetoj de Shakespeare parolanto, fluto, kaj harpo, 1961
  • Alta Kanto de Salomono por parolanto, fluto, kaj harpo, 1963
  • Serenado por blovkvinteto, 1964
  • Muziko por harpo kaj piano, 1990
  • Tomba surskribo (memore al Jiří Mucha), por arĉkvinteto kaj hobojo, 1991
  • Pianotrio, 1995
  • Kolekto de ĉeĥaj kaj slovakaj kantoj por baritono kaj piano, 1943
  • Popolaj lulkantoj, 1952
  • Du korusoj por virinaj voĉoj, 1956-1958
  • 3 vintraj kantoj por soprano, baritono kaj piano, 1975
  • Kantoj de John Webster por soprano kaj orkestro (ankaŭ versio por hobojod'amore, klaviceno, kaj por piano, 1975-1988
  • 5 kanzonoj de Antonio Machado por soprano kaj 7 solinstrumentoj, 1980-aj jaroj
  • Sonetoj de Hawthornden por soprano, hobojo, kaj arĉkvinteto, 1990
  • Tomba surskribo por hobojo kaj arĉkvinteto, 1991

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Muzikregistraĵoj[redakti | redakti fonton]