Geraldo Alckmin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Geraldo Alckmin
Persona informo
Naskonomo Geraldo José Rodrigues Alckmin Filho
Naskiĝo 7-an de novembro 1952 (1952-11-07) (71-jaraĝa)
en Pindamonhangaba
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Alma mater Universidade de Taubaté • Universitato Harvard
Subskribo Geraldo Alckmin
Familio
Edz(in)o Lu Alckmin
Okupo
Okupo kuracistopolitikisto
TTT
Retejo https://www.geraldoalckmin.com.br/
vdr
Geraldo Alckmin en 2011

Geraldo José RODRIGUES ALCKMIN Filho (naskiĝinta la 7-an de novembro 1952) estas brazila kuracisto kaj politikisto. Li estis ŝtatestro de San-Paŭlio inter 2001 kaj 2006, kaj ree inter 2011 kaj 2018.

En 2006, li estis kandidato por prezidanteco de Brazilo, per la Partio por la Brazila Social-Demokratio (sama partio de Fernando Henrique Cardoso, kiu prezidis Brazilon inter 1995 kaj 2002). Li ricevis 39.968.369 balotojn (41,64% de la validaj balotoj) en la unua balotado kaj 37.543.178 (39,17% de la validaj balotoj) en la dua (kontraŭ Luiz Inácio Lula da Silva).

En neformalaj interparoloj, multaj maldekstruloj nomas lin picolé de chuchu ("ĉajota stang-glaciaĵo"), tio estas, aĵo sengusta, nek agrabla nek malagrabla, io, kion oni apenaŭ rimarkas. Tamen, la politikaj planoj de Alckmin estas ja malagrablaj al maldekstro. En la portugallingva Vikipedio, la artikolo kun tiu titolo direktas al la artikolo pri li.[1]

Dum 2006, okaze de la balotado por prezidanteco, Alckmin fariĝis tre malbonfama inter vegetaranoj kaj veganoj pro tio, ke antaŭ la oficiala kandidatiĝo, en foiro pri brutbredado, li vestis ĉemizon de la kampanjo Coma Carne ("manĝu viandon") de la Instituto Procarne kaj deklaris sian apogon al la klaso de brutbredistoj.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wikipédia, a enciclopédia livre. Picolé de chuchu[rompita ligilo]. Kontrolo: 2006-10-05.
  2. Instituto Procarne. Em visita à Expozebu 2006, o pré-candidato adere a campanha “Coma Carne” Arkivigite je 2006-10-29 per la retarkivo Wayback Machine. Kontrolo: 2006-10-29.

https://www.youtube.com/watch?v=rHKYs8Gfr4Q

https://www.youtube.com/watch?v=rHKYs8Gfr4Q