Geraldo Mattos

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Geraldo MATTOS Gomes dos Santos [ĵeraŭdu matuz] (naskiĝis la 28-an de junio 1931, mortis la 23-an de marto 2014) estis brazila filologo kaj Esperanto-poeto, membro de la Akademio de Esperanto de 1970 kaj ĝia Prezidanto de 1998 ĝis 2007.

Profesia vivo

Mattos diplomiĝis pri latina kaj latinidaj lingvoj en la Pontifika Katolika Universitato de Paranao en 1958 kaj doktoriĝis pri filologio per disertacio pri la kantikoj [trobadoraj poemoj] de la kleriko Ayras Nunes, galega poeto de la XIV-a jarcento, post konkurso malfermita de la Federacia Universitato de Paranao en 1965. Li poste instruis en la Federacia Universitato de Paranao kaj la Militista Kolegio de Kuritibo dum 30 jaroj, krome laboris kiel instruisto por la Ministerio pri Laboro dum 40 jaroj ĝis emeritiĝo. Li estis gravulo en la Rozkruca movado.

Esperanta agado

Mattos fariĝis esperantisto en 1947. Li estis membro de la Akademio de Esperanto de 1970 kaj estis ĝia prezidanto inter 1998 kaj 2007. Laŭ lia memprezento en la retejo de la Akademio, lia precipa celo estis:

Citaĵo
 la defendo de la Fundamenta uzado de niaj participoj, kies esencan sistemon la Akademio ne sukcesis klarigi sub Waringhien 

.

Mattos estis honora membro de Kolombia Esperanto-Ligo kaj redaktoro de la rubrikoj "poezio" kaj "noveloj" de la magazino Monato ekde 1998.

Verkoj

Mattos verkis siajn unuajn poeziajn librojn en 1953: dramon en versoj pri Zamenhof "La Tento de la Junulo" kaj "Ivan la Sesa", ŝajne la sola versa kvinakta tragedio en Esperantujo. Pluaj verkoj estis "La Nigra Spartako", rakonto pri kaptado de negroj en la 17-a jarcento por la sklaveco, Arĉo, 109 sonetoj, persona liriko. Krome: Miniaturoj, japaneskaj poemetoj, poemaro Ritmoj de Vivo, KD Simbiozo (kun muzikestro Flávio Fonseca).

Li "laciĝis de esti poeto en 1987 pere de la libro 'La Deveno' de Esperanto, eldonita de Fonto, kaj de tiam sin dediĉis al la studo de la lingvo mem" (Akademia memprezento). Krome menciindas jenaj verkoj:

  • Centjara Esperanto: jubilea libro de Akademianoj (redaktanto)
  • La deveno de Esperanto
  • La servorajto
  • Barbaraj sonoj kaj sonetoj
  • Apartaj mondoj: verboj kaj participoj
  • En la komenco estas la vorto
  • Introdução à Língüística Matemática (Enkonduko al Matematika Lingvistiko) (portugallingve).
  • Ivan la sesa kvinakta historia teatraĵo.

Aliaj

Kontribuis al Beletra Almanako n-ro 3 de septembro 2008 per la teksto "Amo ne murdas" en la rubriko "teatro".

Eksteraj ligiloj