Geranospizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Geranospiza)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Geranospizo
Geranospizo
Geranospizo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Subfamilio: Cirkuenoj Circinae
Genro: Geranospiza
Specio: G. caerulescens
Geranospiza caerulescens
(Vieillot, 1817)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Geranospizo (Geranospiza caerulescens) estas specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj kaj subfamilio de Cirkuenoj. Ĝi estas monotipa ene de la genro Geranospiza.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas en Centra kaj Suda Ameriko nome en Argentino, Belizo, Bolivio, Brazilio, Kolombio, Kostariko, Ekvadoro, Salvadoro, Gujanoj, Gvatemalo, Honduro, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo, Peruo, Urugvajo, Venezuelo kaj krome en Aŭstralio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, humidaj arbaroj de malaltaj teroj, mangrovejoj aŭ marĉoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Geranospizo havas tre longajn krurojn utilaj por elpreni predojn el fendoj de arboj.[1] Ĝi povas elpreni arboranojn el interno de bromeliacoj kaj birdidojn el arbotruoj.[1][2] Kiel ekzemplo de konverĝa evoluo, ĝi estas tre simila al la afrika Poliboroido, Polyboroides typus.[2]

Ĝi estas rabobirdo ĉirkaŭ 45 al 50 cm longa (maskloj iom pli malgrandaj), fidema, kiu saltas inter la branĉoj de arboj. Faras mallongajn flugojn. Ĝi estas ĝenerale ĉielgriza. La vosto estas longa kaj mallarĝa, nigreca kaj kun larĝaj strioj je blanka kaj cinamokoloro. Ventre estas fajna blanka strieco. La kruroj estas longaj kaj oranĝecaj. Dumfluge rimarkindas elstara blanka duonluno, baze de la nigraj unuarangaj.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Estas agnoskataj ses subspecioj de Geranospiza caerulescens :

  • Geranospiza caerulescens nigra. Meksiko (escepte norde kaj okcidente), suda zono de la Panama Kanalo. Plenkreskulo estas nigra kun blueca nuanco. La vosto havas blankan pinton kaj du elstaraj blankaj bendoj. La ventro, femuroj kaj flugilkovriloj havas blankajn pintojn. Blanka strio en unuarangaj. La irisoj estas malhelruĝaj; la vaksaĵoj estas ege grizaj; la kruroj estas ruĝecoranĝaj.
  • Geranospiza caerulescens livens: Meksiko norda kaj okcidenta; pli granda kaj pli pala; tre griza anstataŭ griznigra.
  • Geranospiza caerulescens baizarensis: Pacifiko; distribuiĝas el orienta Panamo al nordokcidenta Peruo; estas simila al G. c. livens, sed pli malgranda. Junulo pli markata pro blanka ventro.
  • Geranospiza caerulescens caerulescens: de orienta Kolombio kaj Ekvadoro, Venezuelo, Gujano, kaj Brazilo (Valo de Amazono); estas pli pala ol ĉiu ajn el la antaŭaj rasoj. Junulo estas tre makuleca sube.
  • Geranospiza caerulescens gracilis: en nordorienta Brazilo al sudo de Bahio. Estas uniforme kaj tre griza kaj blanka ventre. Estas malpli nigra, kaj pli da bruna en la vosto.
  • Geranospiza caerulescens fiexipes de Brazilo suden al Paragvajo, norde de Argentino kaj Bolivio; estas pli granda kaj pli pala ol G. c. gracilis.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Tiu specio manĝas insektojn, aliajn senvertebrulojn kaj malgrandajn vertebrulojn, kiujn ĝi ĉasas inter la branĉoj de la kanopeo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Wells, Kentwood David. (2007) The ecology & behavior of amphibians. University of Chicago Press. ISBN 978-0226893341.
  2. 2,0 2,1 (1990) Mark Collins: The Last Rain Forests. Mitchell Beazley. ISBN 9780855337896.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]