Gerd Biermann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gerd Biermann
Gerd Biermann, neĝenebla dum legado, junie 1999 en Fiskardo, Grekio
Gerd Biermann, neĝenebla dum legado, junie 1999 en Fiskardo, Grekio
Persona informo
Naskiĝo 19-an de septembro 1914 (1914-09-19)
en Berlino
Morto 27-an de decembro 2006 (2006-12-27) (92-jaraĝa)
en Brixen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo psikoterapiisto • infankuracisto
vdr

Gerd BIERMANN (naskiĝis la 19-an de septembro 1914 en Berlino; mortis la 27-an de decembro 2006 en Brixen (itale Bressanone, en Sudtirolo) estis germana kuracisto, fakulo pri pediatrio kaj psikiatrio de infanoj kaj adoleskuloj, kaj elstara psikoterapiisto. Biermann konsideriĝas pioniro de la psikoanaliza psikoterapio de infanoj kaj de pluraj reformoj favore al infanoj – en infanaj klinikoj samkiel en aliaj institucioj. Li estis kunfonianto kaj unua gvidanto de la "instituo pri psikohigieno" en la urbeto Brühl inter Kolonjo kaj Bonno en okcidenta Germanio. Krome li iniciatis kaj plurjare gvidis "kuracistan akademion por psikoterapio de infanoj kaj adoleskuloj", kiu havas sian sidejon en Munkeno kaj ofertas germanlingvajn seminariojn en suda Germanio, Italio kaj Grekio pri infana psikoterapio por kuracistoj de la fakoj pediatrio kaj psikiatrio de infanoj kaj adoleskuloj. La kuracisto estis kolego interalie de la psikoanalizistino Anna Freud, filino de Sigmund Freud en ties infana kliniko en Londono. Li verkis impresan nombron da germanlingvaj libroj pri infana psikoterapio, kaj ĝis sia morto estis verva luktanto por sociaj reformoj.

Lia ĉefa fokuso estis infana psikoterapio, precipe psikosomatiko. Gerd Biermann starigis psikosomatikajn fakojn en infanaj hospitaloj en Hajdelbergo kaj Hamburgo. Li estis la redaktoro de geranlingva Manlibro por Infana Psikoterapio (en 5 volumoj), pri kiu li verkis plurajn partojn, kaj kiu ankoraŭ estas norma instruilo de analiza infana psikoterapio. Pluraj monografioj, ekzemple pri infana misuzo, infanoj de Ĉernobilo kaj pri la psikologia desegna testo "La sorĉita familio" estis eldonitaj de la pioniro.

Inter liaj studentoj estis la eksa esperantista aktivulo kaj nuna kuracisto kaj psikoterapiisto Thomas Pusch. Krom tiu studento, Biermann havis plurajn pliajn esperantistajn kuracistajn konatulojn en Bulgario, la eksa Sovetunio kaj en Mezeŭropo, sed mem malgraŭ simpatiiĝo ne lernis la lingvon, realisme konsiderante ke ne ekzistas sufiĉe da esperantlingvaj profesiuloj pri infana psikoterapio por sukcese publikigi fakan literaturon en tiu lingvo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]