Gerd Dudek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gerd Dudek
Persona informo
Naskiĝo 28-an de septembro 1938 (1938-09-28)
en Dobrzeń Wielki
Morto 3-an de novembro 2022 (2022-11-03) (84-jaraĝa)
en Kolonjo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • saksofonisto
vdr

Gerd DUDEK (* 28-an de septembro 1938 en Groß Döbbern ĉe Breslau, en la nuna Pollando - 3-an de novembro 2022) estis germana ĵazsaksofonisto kaj -flutisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la studo de muziko li ludis tenorsaksofonon kaj klarneton, komence ekde 1960 ĝis 1964 ĉe Helmut Brandt kaj en la bando de Kurt Edelhagen, sekve ĉe Joe Nay, antaŭ ol li fariĝis membro de la er kniopo de Manfred Schoof (kun Alexander von Schlippenbach, Buschi Niebergall kaj Jaki Liebezeit) – tiam unu el la influpovaj eŭropaj bandoj je la evoluigo de libera ĵazo, kiu ankaŭ sonregistris komponaĵojn de Bernd Alois Zimmermann. Li estas ekde ĝia fondado en 1966 membro de la bandego Globe Unity Orchestra. En 1968 li vojaĝis kiel membro de la ĉiustelularo German All Stars tra Sudameriko kaj laboris kun George Russell kaj Don Cherry. En 1971 li membriĝis en la kvinopo de Albert Mangelsdorff, kun kiu li koncertvojaĝis tra Azio. Poste li ludis en la kvaropo kun Alan Skidmore kaj Adelhard Roidinger kaj estis unu el la kunfondintoj de la kvinopo European Jazz Quintett kun Ali Haurand, kun kiu li ankaŭ muzikis en aliaj bandoj (ekz. kun Rob van den Broeck kaj Tony Oxley).

Dudek ludas ankaŭ sopransaksofonon kaj estas tipa ekzemplo por la modern-kreema ĵazo. Li enigis elemenojn el variaj stiloj en sian personan muziklingvon. Li validas kiel eleganta, stilfirma, sed stile malferma blovinstrumentisto kun alta kapablo por laborado en ensemblo. Tio kondukis al surdiskigoj kun Lester Bowie, Joachim Kühn, Dexter Gordon, Vitold Rek kaj Peter Giger. Dudek ankaŭ laboris kiel gastsoloisto ĉe la bandegoj de NDR kaj WDR kaj estas nun membro de la bando Stefan Heidtmann Project.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • After All (Konnex) kun Ali Haurand, Rob van den Broeck
  • Open (FMP, 1977) kun Buschi Niebergall, Edward Vesala
  • Smatter (Psi Records, 1998) kun John Parricelli, Chris Laurence, Tony Levin

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]