Gerda malaperis!

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Gerda Malaperis estas originale esperantlingva romano verkita en 1983 de Claude Piron el Svislando. Eldonis ĝin Fonto, Brazilo.

La libro estas la plej fama instrua rakonto en Esperanto. Ĝi estas plene da simplaj dialogoj el ĉiutage uzataj vortoj kaj taŭgas por plibonigi la konon de Esperanto ĉe lernantoj. La rakonto temas pri junaj amikoj kaj mistera forkapto de tradukistino. Aldone uzeblas vortolistoj en diversaj lingvoj.

Samnivele uzeblas la libreto "Lasu min paroli plu" ankaŭ verkita de Claude Piron, kiu uzas, ĉapitron post ĉapitro, la samajn gramatikaĵojn kaj vortprovizon kiel "Gerda malaperis", sed en tute alia kunteksto.

Disponebla[redakti | redakti fonton]

Libre[redakti | redakti fonton]

La libro estas mendebla tra multaj kanaloj — ĉe la UEA libroservo aŭ ĉe la landaj organizoj.

Interrete[redakti | redakti fonton]

Diske[redakti | redakti fonton]

La projekto surbendigi ĝin el la libro estis kreita en la ŝtato São Paŭlo de Brazilo, sed voĉe partoprenis ankaŭ esperantistoj el aliaj landoj, kiel Pollando kaj Ĉinio. Ĉiuj povas aĉeti ĝin per la reto kaj ankaŭ aŭskulti la unuajn partojn de la rakonto per la lerna retpaĝo Lernu.

Filme[redakti | redakti fonton]

Per ĉi tiu filmo oni celis krei utilan, efikan ilon por la lernado de la lingvo. Tiel ekis la projekto en Minas Gerais, ŝtato de Brazilo.

Ĝi estis lanĉita en julio 2006, dum la inaŭguro de la 91-a Universala Kongreso, en Florenco, Italio.

Por mendi ĝin[redakti | redakti fonton]