Gerersdorf-Sulz
Gerersdorf bei Güssing-Sulz, hungare Németszentgrót-Sóskútfalu [nEmetsentgrOt-ŝOŝkUtfalu] estas unuigita vilaĝo en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenlando, en distrikto de Güssing. Ankaŭ vilaĝeto Rehrgraben, hungare Őzgödör, kroate Prascevo apartenas al la municipo.
Bazaj informoj
- Areo: 22 km²
- Alto super marnivelo: 228 m
- Loĝantaro: 1050
- Poŝtkodo: 7542
- Aŭtokodo: GS
- Telefonkodo: (0) 3328
Situo
Gerersdorf bei Güssing-Sulz troviĝas laŭ traira flankovojo. Güssing troviĝas 4-8 km-ojn.
Historio
Gerersdorf bei Güssing (Németszentgrót)
En la 15-a jarcento familio Girolt havis tie burgon. En 1910 vivis en la komunumo 917 homoj (plejparte germanoj).
Sulz im Burgenland hungare Sóskútfalu, kroate Šeškut
Jam la romianoj profitis la kuracajn fontojn. En la 19-a jarcento banejo kaj gastejoj konstruiĝis. Menciinda estas kastelo de Festetics [feŝtetiĉ]. En 1910 vivis tie 507 homoj (germanoj en majoritato, kroatoj en minoritato).
Rehrgraben - Őzgödör - Prascevo
Güssing troviĝas 10 km-ojn. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1157 en formo torrens Zurnu. La loko estis ferogisejo. Post la mezepoko rifuĝintaj kroatoj alvenis. En 1910 vivis tie 399 homoj (kroatoj en majoritato, germanoj en minoritato).
Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝoj apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Németújvár, poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al Germanio. En 2001 vivis en Gerersdorf bei Güssing-Sulz 1057 homoj (1023 germanoj, 10 kroatoj, 7 hungaroj, 2 ciganoj kaj aliaj).
Vidindaĵoj
Fontoj
- germana kaj hungara Vikipedioj
- http/adatbazis.mtaki.com
- http/maps.google.com