Geresdlak
El Vikipedio
Geresdlak [gereŝdlak] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Mohács.
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 25 6 km²
- Loĝantaro: 810
- Poŝtkodo: 7733
- Telefonprefikso: 69
- Koordinatoj: 46°05′12″N 18°34'13″E
Situo [redakti]
Geresdlak situas sur tre mildaj deklivoj laŭ traira flankovojo.
Historio [redakti]
La vilaĝo naskiĝis en 1968, tiam 2 vilaĝoj unuiĝis: Geresd kaj Püspöklak. La unua skriba mencio pri Geresd devenis 1292. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis ambaŭ vilaĝojn. En 2001 la germanoj estis 32 %.
Vidindaĵoj [redakti]
- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Sankta Paŭlo de 1794
- romkatolika malfrubaroka preĝejo omaĝe al Sankta Bartolomeo de 1828
- kampanilo kun kruco en vilaĝparto Kisgeresd
- skulptaĵo pri Sankta Floriano