Gergely Némethy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

NÉMETHY Gergely (pro. ne:meti) estis hungara hajdukkapitano, regantkonsilanto naskita en ? kaj mortinta en Székelyderzs la 4-an de septembro 1612.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gergely Némethy estis de 1603 kapitano de hajdukoj en la inperiestra armeo de Aŭstrio, li partoprenis en la militmarŝo kontraŭ Transilvanio. Li aliĝis al Stefano Bocskai en 1604; li partoprenis en la batalo de Osgyán, poste en 1605 li gvidis la militmarŝon en Transdanubio. Post edziĝo kun Krisztina Kendi li eniĝis inter la magnatojn de Transilvanio. Dum la regado deGabrielo Báthori li estis regantkonsilanto, de 1609 ĉefkapitano de Udvarhelyszék, de 1611 ĉefprefekto de departemento Belső-Szolnok. La 9-an de julio 1611 en la batalo de Braŝovo li estis la komandanto de la armeoj de la reganto. Okaze da la sieĝo de preĝejfortikaĵo de Botfalu li mortis pro vundiĝo.

Fonto[redakti | redakti fonton]