Gergely Szabó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gergely Szabó
Persona informo
Naskiĝo 2-an de septembro 1921 (1921-09-02)
en Kisújszállás
Morto 6-an de decembro 2000 (2000-12-06) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto vd
Profesio
Okupo kemia inĝeniero • politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gergely Szabó [gergej sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó Gergely estis hungara politikisto, ministro, kemiisto.

Gergely Szabó [1] naskiĝis la 2-an de septembro 1921 en Kisújszállás. Li mortis la 6-an de decembro 2000 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gergely Szabó akiris kemian diplomon en Teknikuniversitato József Nádor en 1946. Li pli frue jam en 1945 li aliĝis al komunistoj, kie li frekventis trisemajnan partian kurson, poste li ricevis partiajn postenojn. Li lernis-instruis en Moskvo pli ol jaron en 1947. hejmenveninta li ricevis paŝo post paŝo pli signifajn postenojn en la kemia industrio. En 1952 li iĝis ministro pri kemio, en la sekva jaro ministro pri malpeza industrio. Post kuntirado de ministerioj li estis subministro pri kemio kaj energio. En 1956 li denove estis ministro pri kemio 3 monatojn. Post Hungara revolucio de 1956 li havis diversajn postenojn en la kemia industrio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.