Gerhard-Mercator-Universitato Duisburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Gerhard-Mercator-Universitato Duisburg estis la Universitato ekzistanta inter la jaroj 1920 kaj 2002 en la urbo Duisburgo (Duisburg). De 2003 ĝi formas parton de la Universitato Duisburg-Essen.

La historio de la iama Gerhard-Mercator-Universitato Duisburg reiras al la pedagogia akademio en Kettwig, kiu laŭ decido de la landa registaro de Nordrejn-Vestfalio en 1960 translokiĝis al Duisburg kaj ricevis la nomon „Pedagogia Altlernejo Ruhr“. Tiu ĉi altlernejo kaj la „Inĝenierlernejo al Fakaltlerneja Matureco“, elirinte el la „Rejnland-Vestfalia Metalurgilernejo“, kiu post la enigo de fakultato ekonomio transnomiĝis en Fakaltlernejo Duisburg, formis la bazon por la fondado de la Ĝeneralaltlernejo Duisburg“ en la jaro 1972. Fondrektoro de la altlernejo malfermante je la 7-a de aŭgusto 1972 estis profesoro Helmut Schrey.

La fondado de la altlernejo en Duisburg estis parto de koncepto de la Nordrejn-Vestfalia registaro, regionaligi la landvastan altlernejan pejzaĝon kaj ebligi la studadon ankaŭ al studantoj el laboristaj familioj helpe de integritaj studaroj kun praktikrilato. En 1980 oni transnomis la altlernejon en "Universitato-Ĝeneralaltlernejo Duisburg". En 1994 ĝi ricevis la nomon "Gerhard-Mercator-Universitato". Tiu universitato ne havis iun ajn ligon kun la malnova Universitato Duisburg ekzistanta ekde 1655 ĝis 1818, kies heredaĵon kaj bibliotekon tiam transprenis la tiujare novkreita Bonna universitato.

Je la 31-a de decembro 2002 la Gerhard-Mercator-Universitato Duisburg estis malfondita fare de la landa registaro favore al la unuiĝo kun la Universitato-Ĝeneralaltlernejo Asindo (Essen), por formi la novan Universitaton Duisburg-Essen je la 1-a de januaro 2003.