Gerhard Armauer Hansen

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gerhard Henrik Armauer Hansen

Gerhard Henrik Armauer Hansen (* la 29-an de julio 1841 en Bergen, † 12-an de februaro 1912 en Florø) estis norvega kuracisto, kiu identigis la lepro-bakterion Mycobacterium leprae.

Li ankaŭ plenumis sian profesion en la urba leprulejo, kaj en la hospitalo por pulmomalsanoj, kaj kiel kuracisto de fiŝkaptistoj en la insularo de Lofotoj. Li distingiĝis antaŭ la mondo pro siaj studoj pri lepro, pro tio la bacilo de la malsano de li mem eltrovita ricevis lian nomon. Fakte, li efektivigis persistajn studojn ĝis trovi, en 1873, la patogenan aganton de la lepro, nomitan Bacilus lepraeMycobacterium leprae. Lia eltrovo, pruvanta la kontaĝemon de la malsano, kaŭzis la starigon de nova leĝaro en Norvegio, kiu rezultigis grandan malpliigon de la malsano en la lando; kaj la sama modelo estis observata en aliaj landoj, kontribuante serioze por la kontraŭbatalo al la malsano.

Post 1875 Hansen denove kuracis leprulojn en Bergen.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj