Gerhard Fritsch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gerhard Fritsch
Persona informo
Naskiĝo 28-an de marto 1924 (1924-03-28)
en Vieno
Morto 22-an de marto 1969 (1969-03-22) (44-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gerhard FRITSCH (naskiĝinta en la 28-an de marto 1924 en Vieno, mortinta la 22-an de marto 1969 samloke) estis aŭstra verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dum la Dua mondmilito li trapasis la abiturientan ekzamenon kaj iĝis soldato. Estinte militkaptisto, li studis post la reveno germanistikon kaj historion kaj deĵoris kiel gimnazia instruisto, poste kiel redaktisto, eldoneja lektoro kaj bibliotekisto.

Kiel kunlaboranto de la literatura fakgazeto Wort in der Zeit kaj kuneldonanto de la magazino Literatur und Kritik kaj de la progresema viena jargazeto Protokolle li estis ĝis sia sinmortigo centra personulo de la aŭstra postmilita literatursceno.

Per multaj kritikaj eseoj li parolis pri la samtempa literaturo de sia patrujo, ekzemple en la antologio Aufforderung zum Mißtrauen, kiun li eldonis en 1967 kune kun Otto Breicha.

Karakterizaj trajtoj[redakti | redakti fonton]

Lia frua liriko ekzistadismoza liriko ŝuldiĝas al la spertoj dummilitaj (Zwischen Kirkenes und Bari, 1952; Lehm und Gestalt, 1954; Der Geisterkrug, 1958). La tempokritika romano Moos auf den Steinen (1956) estis samtempe eleganta adiaŭo al la mitoj de Aŭstrio-Hungario. Fasching (1967), romano de el milito reveninto estas satiro pri restaŭradaj tendecoj dum la dua postmilita aŭstria respubliko.

Aliaj verkoj estas la kolekto lirika-proza Geographie der Nacht (1962) kaj la radiodramo Der Kastellan (1963); postmorte aperis Katzenmusik. Prosa (1974, nova eldono en 1997), Mondphasen. Fragment eines Romans (1977) kaj Gesammelte Gedichte (1978, eldonita fare deReinhard Urbach).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Stefan Alker: Das Andere nicht zu kurz kommen lassen. Werk und Wirken von Gerhard Fritsch, eldonis Wendelin Schmidt-Dengler. Braumüller, Wien 2007 ISBN 978-3-7003-1622-0
  • Gerhard Fritsch. Schriftsteller in Österreich, eldonis Stefan Alker. Sonderzahl, Wien 2005 ISBN 3-85449-245-6
  • Karl Schimpl: Weiterführung und Problematisierung. Untersuchungen zur künstlerischen Entwicklung von Gerhard Fritsch. Heinz, Stuttgart 1982 (= Stuttgarter Arbeiten zur Germanistik; 118) ISBN 3-88099-122-7

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]