Gerhard Kubik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gerhard Kubik
Persona informo
Naskiĝo 10-an de decembro 1934 (1934-12-10) (89-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo antropologo • klarnetisto • muzikologo • etnomuzikologo • universitata instruisto
vdr

Gerhard Kubik (naskiĝis la 10-an de decembro 1934 en Vieno) estas aŭstra muziketnologo kaj etnologo. Li esploras afrikajn kulturojn kaj la afrikan diasporon en Sudameriko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Gerhard Kubik ekhavis en 1946 en la tiama usona sektoro de Vieno kontakton kun ĵazo: Li konatiĝis kun la muzikoj de Glenn Miller, Cab Calloway, Lionel Hampton kaj Charlie Parker. Post sia abituro Kubik studis ĉe la Universitato de Vieno la fakojn jur- kaj ŝtatsciencon same kiel afrikosciencon. Ekde 1954 Kubik komencis publike koncerti kun sia ĵazbando Musici, kiu en 1959 ricevis la unuan premion de la ĉiujara ĵazfestivalo je Vieno (tamen malfondiĝis mallonge poste); li krome aktivis kune kun Oswald Wiener en la Wirkliche Jazzband (vera ĵazbando). Kubik entreprenis – ankoraŭ dum sia studo - ekde oktobro de 1959 ĝis oktobro 1960 sian unuan vojaĝon al Afriko, dum kiu li precipe lernis de la Evaristo Muyinda la ludon de la ksilofono amadindo kaj spertiĝis pri la kortegomuziko de la gandoj. Post aliaj esplorvojaĝoj li doktoriĝis en 1971 pri etnologia temo kaj habilitiĝis en 1980 pri la „Teorio de afrika muziko“. Ekde 1974 li instruas ĉe la Universitato de Vieno, krome en Majenco kaj je diversaj universitatoj resp. institutoj en Afriko kaj Brazilo.

Kubik publikigis ekde 1959 precipe pri muziko, dancado, totemismo, buŝa tradicio kaj edukado en Afriko kaj afrike influitaj kulturoj de Venezuelo kaj Brazilo. Modela estas la metodo de Kubik je la studo resp. lia perado de afrika muzikkulturo en Eŭropon. Li estas tutmonde renoma kiel spertulo sur la kampo de la esploro de afrikaj kulturoj. Krome li prezentas ekde 1973 regule kun la Donald Kachamba Kwela Band resp. kun la Donald Kachamba Heritage Kwela Band kiel klarnetisto kaj gitaristo.

Kubik esence influis kune kun muziketnologo Simha Arom la komponiston György Ligeti kaj ties plurritman pensmanieron ekde la 1980-aj jaroj. Dum la lastaj jaroj li kolektis kun taĉmento de la centro por buŝtradiciita literaturo en Malavio ankaŭ la buŝajn tradiciojn en sudafrikaj vilaĝoj.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Theory of African Music. 1994 ISBN 978-3-7959-0560-6
  • Africa and the Blues. 1999 ISBN 1-57806-146-6
  • African Guitar: Audio visual filed recordings 1966-1993. DVD Vestapol 13017
  • Zum Verstehen afrikanischer Musik. 2-a eldono, LIT, Münster 2004.
  • Totemismus. Ethnopsychologische Forschungsmaterialien und Interpretationen aus Ost- und Zentralafrika, 1962-2002. LIT, Münster 2004.
  • Tusona - Luchazi Ideographs. A Graphic Tradition of West-Central Africa. 2-a eldono, LIT, Münster 2006.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • A. Schmidhofer / D. Schüller (Hrsg.) For Gerhard Kubik. Peter Lang, Frankfurto ĉe Majno 1994 (publikaĵo okaze de la 60-a naskiĝdatreveno)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]