Gerhard Schröder (CDU)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo traktas la konservativan germanan politikiston Gerhard Schröder. Li de 1953 ĝis 1969 estis federacia ministro kaj ne miksendas kun la pli juna socialdemokratia politikisto Gerhard Schröder, kiu inter la jaroj 1998 kaj 2005 estis federacia kanceliero de Germanio.
Gerhard Schröder
Persona informo
Gerhard Schröder
Naskiĝo 11-an de septembro 1910 (1910-09-11)
en Sarbruko
Morto 31-an de decembro 1989 (1989-12-31) (79-jaraĝa)
en Kampen
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Bonna universitato • Ludwigsgymnasium Saarbrücken vd
Partio Kristandemokrata Unio de GermanioNacisocialisma Germana Laborista Partio vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
Aktiva en Bonno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Gerhard Schröder 1971

Gerhard SCHRÖDER (naskiĝis la 11-an de septembro 1910 en Saarbrücken; mortis la 31-an de decembro 1989 en Kampen sur la nordgermana insulo Sylt) estis konservativa germana politikisto de la partio Kristandemokratia Unio de Germanio (CDU). Li ne miksendas kun la pli juna socialdemokratia politikisto Gerhard Schröder, kiu inter la jaroj 1998 kaj 2005 estis federacia kanceliero de Germanio.

De la jaroj 1953 ĝis 1961 li estis ministro pri internaj aferoj kaj de 1961 ĝis 1966 nacia ministro pri eksteraj rilatoj. Kadre de tiu funkcio, li dum la dua duono de 1961 kaj la dua duono de 1964 ankaŭ estis prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Komunumo. Sekve de 1966 ĝis 1969 li ankoraŭ estis nacia ministro pri defendo.

Eduko kaj profesia vivo[redakti | redakti fonton]

Post gimnaziaj jaroj en Gießen kaj la lernejofino per la abitura ekzameno en Trier li inter la jaroj 1929 kaj 1936 studis juron. Ekde la jaro 1933 li unue estis asistanto en la jura fakultato de la universitato de Bonno, ekde 19 referanto en la Imperiestro-Vilhelmo-Instituto pri internacia privata juro en Berlino. Ekde 1936 li estis asistanta advokato, kaj inter la jaroj 1939 kaj 1945 estis soldato kaj sekve militkaptito. Dum 1941 li edziĝis kaj por tio bezonis apartan permeson de la armeo de nacisocialista Germanio, ĉar lia edzino havis parte judan devenon.

Post la Dua Mondmilito li unue estis oficisto en la ministerio pri internaj aferoj de la nova federacia lando Nordrejn-Vestfalio en okcidente Germanio. Ekde jaro 1947 li kiel advokato laboris en la brita kontrola institucio pri fero kaj ŝtalo de Norda Germanio („North German Iron and Steel Control“), antaŭ ol li ekde la jaro 1953 estis nacia ministro.

Partioj[redakti | redakti fonton]

La 1-an de aprilo 1933 la 22-jara Gerhard Schröder membriĝis en la nazia germania partio NSDAP. Premite de la prezidanto de supera jura kortumo, li por unu jaro ankaŭ iĝis membro de la nazia organizaĵo SA, sed kadre de la translokiĝo al Berlino dum 1934 malmembriĝis. Dum majo 1941 Gerhard Schröder post kunvenoj kun membroj de la kristana kontaŭnazia rezistomovado Bekennende Kirche ("Konfesanta Eklezio") malmembriĝis el la nazia partio NSDAP.

Dum la jaro 1945, Gerhard Schröder estis inter la fondintoj de la kristandemokratia partio Christlich Demokratische Union Deutschlands (CDU). Inter la jaroj 1967 kaj 1973 li estis vicprezidanto de la partio, de 1955 ĝis 1978 li gvidis la luteranisman komisionon de la partioj CDU kaj CSU. En 1972 Gerhard Schröder krom Franz-Josef Strauß kaj Hans Katzer estis en la kerna teamo de Rainer Barzel, kiu kandidatis por la posteno de federacia kanceliero de Germanio.

Parlamentano[redakti | redakti fonton]

Gerhard Schröder (maldekstre) apud Rainer Barzel en kampanjo pri la parlamenta baloto 1972

Inter la jaroj 1949 kaj 1980 Gerhard Schröder estis membro de la parlamento Bundestag. De junio 1952 ĝis oktobro 1953 li estis vicprezidanto de la kristandemokratia parlamenta frakcio, kaj de 1969 ĝis 1980 prezidanto de la komisiono pri eksteraj rilatoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Torsten Oppelland: Gerhard Schröder (1910–1989). Politik zwischen Staat, Partei und Konfession ("...Politiko inter ŝtato, partio kaj konfesio"). Droste Verlag, Düsseldorf 2002 (germanlingva kaj anglalingva recenzo de la libro)
  • Franz Eibl: Politik der Bewegung. Gerhard Schröder als Außenminister 1961–1966 ("Politiko de moviĝo. Gerhard Schröder kiel ministro pri eksteraj rilatoj 1961–1966"). En: Studien zur Zeitgeschichte. volumo 60, Oldenbourg Verlag, München 2001, ISBN 3-486-56550-8

Retej ligiloj[redakti | redakti fonton]