Gerhard von Kügelgen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gerhard von Kügelgen
Persona informo
Naskiĝo 6-an de februaro 1772 (1772-02-06)
en Bacharach
Morto 27-an de marto 1820 (1820-03-27) (48-jaraĝa)
en Dresdeno
Tombo Malnova katolika tombejo en Dresdeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Familio
Patro Franz Anton Kügelgen
Edz(in)o Lilla von Kügelgen
Infanoj Wilhelm von Kügelgen • Gerhard von Kügelgen • Adelheid Krummacher
Okupo
Okupo pentristo • universitata instruisto
vdr

Franz Gerhard VON KÜGELGEN (n. la 26-an de februaro 1772 - m. la 27-an de marto 1820 en Dresdeno) estis germana romantikista pentristo, kiu famiĝis pro siaj portretoj kaj historiaj pentraĵoj. Li cetere estis profesoro en la Artakademio de Dresdeno kaj membriĝis en Prusa kaj Rusa Artakademioj. Lia ĝemelfrato, Karl von Kügelgen, ankaŭ estis rimarkinda pentristo.

Dum lia kariero, Gerhard von Kügelgen ekzemple pentris portretojn de Caspar David Friedrich, Johann Wolfgang von Goethe, Johann Gottfried Herder, August von Kotzebue, Friedrich Schiller, Johann Gottfried Seume, Ludwig Uhland, Zacharias Werner, Christoph Martin Wieland kaj de aliaj verkistoj, artistoj kaj kleruloj de sia tempo. Li estis mortigita de ŝtelisto en 1820 survoje al Dresdeno el sia apartamento de Loschwitz.

Kelkaj verkoj[redakti | redakti fonton]