Geriono

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Heraklo luktanta kontraŭ Geriono, ceramikaĵo de ĉirkaŭ 540 a.K., Luvro, Parizo.

Geriono[1] (greke: Γηρυών) estis, laŭ la helena mitologio, giganto kun triobla kapo, mortigita de Heraklo.

Sur la insulo Erythie loĝis Geriono[2]. Laŭdire tiu insulo estis tiutempe situanta proksime al Kadizo kaj nuntempe kunligita al la kontinento. Geriono paŝtigis tie arojn de bovoj. La feloj de la bestoj estis purpuraj. La bovisto nomiĝis Eurytion kaj la hundo Orthros. Tiu hundo estis la frato de Cerbero, Hidro de Lerno kaj Ĥimero.

Okaze de la deka el siaj dek du laboroj, Heraklo devis reporti al Eŭristeo, reĝo de Tirinto, la bovojn de tiu giganto. Ne okazis malfacilaĵoj pri la kaptado de la bovoj. Li unue klabis la hundon, poste mortigis la boviston per sagoj. Fine ankaŭ per sagoj li mortigis Gerionon.

Referencoj [redakti]

  1. PIV
  2. La mythologie grecque et romaine (La mitologioj greka kaj romia), Catherine Salles, eld. Hachette, 2003