Germaine Tillion

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Germaine TILLION, kiu naskiĝis la 30-an de majo 1907 en Allègre (Haute-Loire), kaj mortis la 19-an de aprilo 2008 en Saint-Mandé (Val-de-Marne) estis franca etnologino kaj franca rezistantino. Ŝi estas aparte konata pro la esploroj, kiujn ŝi faris nome de la franca registaro en Alĝerio en 1950-aj.

Biografio [redakti]

Ŝia patro, Lucien Tillion, estas juĝisto, kaj ŝia patrino, Émilie Cussac, pli konata sub la nomo Émilie Tillion estas verkistino.

[...]

Denuncita far la pastro Robert Alesch, Germaine Tillion estas arestata je la 13-a de aŭgusto 1942 kaj deportata je la 21-a de oktobro 1943 al Ravensbrück. Tie mortas ŝia patrino, la verkistino Émilie, grava rezistintino, deportita dum 1944 kaj gasmortigita en marto 1945. Dum ŝia internigado en la koncentrejo, ŝi skribas en zorge kaŝita kajero opereton titolitan "Le Verfügbar aux Enfers", "La Disponigulo en la Infero" (La "Verfügbar" estis la malliberulinoj submetitaj al teda servuto kaj ofendoj pro laborrifuzo. Tiu opereto estas miksaĵo de tekstoj kiuj humorplene rakontas pri la malfacilaj, severegaj kondiĉoj de la mallibereco kaj de popularaj arioj de la lirika repertuaro aŭ de melodioj ŝatataj de la popolo. Ĝi estos unuafoje surscenigata dum 2007, en la Pariza teatro "Théâtre du Châtelet".

[...]


Verkoj [redakti]

  • (2001) L’Algérie aurésienne, a collaboration with Nancy Woods. ISBN 2-7324-2769-1.
  • (2000) Il était une fois l’ethnographie. Biographie. ISBN 2-02-025702-5.
  • (1960) Les ennemis complémentaires.
  • (1958) Ravensbrück.
  • (1966) Le harem et les cousins (in French).
  • (1956) L’Algérie en 1957.
  • (1959) L'Afrique bascule vers l'avenir.