German Brass

El Vikipedio, la libera enciklopedio

German Brass estas profesia latunblova ensemblo. La ensemblo regule koncertvojaĝas tutmonde kaj produktis multajn sonregistraĵojn.

German Brass fondiĝis en 1974 sub Enrique Crespo und Wolfgang Gaag kiel "Deutsches Blechbläserquintett – Solobläser deutscher Spitzenorchester" (Germana Latunblova Kvinteto -Soloblovistoj de Germana Pintaj Orkestroj). Por la sonregistraĵo al KD Bach 300 en la jaro 1985 la ensemblo pliampleksiĝis je dek latunblovistoj por kontentigi la sonajn postuleojn je la aranĝado de la muziko de Johann Sebastian Bach por latunblovistoj. Grandparton de la aranĝaĵoj, transskribaĵoj de malnova muziko kaj novaj komponaĵoj por la grupo faras la membroj Enrique Crespo kaj Matthias Höfs. La sudamerikano Crespo uzas en siaj aranĝaĵoj erojn de sud- kaj latinamerika populara muziko, popolmuziko kaj ankaŭ klasikajn temojn. Grandan kampon en la repertuaro de la grupo okupas transĝenra muziko.