Deutsches Jazzfestival

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Germana Ĵazfestivalo)
Deutsches Jazzfestival
ĵaz-festivalo
Lando(j) Germanio vd
vdr

Deutsches Jazzfestival (Germana Ĵazfestivalo), kiu ekde 1953 okazas regule revenante en Frankfurto ĉe Majno, estas la plej antikva germana ĵazfestivalo. Samtempe ĝi estas ankaŭ laŭ kontinueco la plej antikva ĵazfestivalo tutmonde.

Historio[redakti | redakti fonton]

La germana tutlanda ĵazasocio Deutsche Jazz Föderation organizis la festivalon kiel prezentado de atingaĵoj kun la celo prezenti alljährlich einmal etwas vom Besten, was Deutschland im Jazz zu bieten hat („unufoje ĉiujare iom de la plej bona, kion Germanujo povas prezenti en ĵazo“, jen Olaf Hudtwalcker dum la malferma parolado de la unua festivalo la 3-an de majo 1953). Fakte ne ekzistis neniu grava germana ĵazmuzikisto, kiu ne ludis sur la frankfurta festivalo. La festivalo estis en la 1950-aj jaroj la ĉiujara ĵazevento de la lando; gravaj impulso por ĵazo en Germanujo ekiris de ĝi.

Kun la ekesto de kromaj festivaloj dum la sesdekaj jaroj la Germana ĵazfestivalo pli multe konsideris la tutmondan ĵazmondeton; ĝi pligrandigis la projektojn. Aparte ĝi ebligis al la plej gravaj germanaj ĵazmuzikistoj produktajdojn flanke de la ĉiutaga rutino kaj je tio ankaŭ la kunlaboron kun elstaraj ĵazgravuloj el Eŭropo kaj ekstereŭropa eksterlando (precipe el Nordameriko). Ekzemple Volker Kriegel trafis sur Alan Skidmore (1972), Heinz Sauer sur George Adams (1978), Peter Giger sur Archie Shepp (1980), Alfred Harth sur David Murray (1995) aŭ Eberhard Weber sur Pharoah Sanders (1997). Caterina Valente, Theo Jörgensmann, Markus Stockhausen, Lauren Newton, Christof Lauer, Michael Sagmeister, Torsten de Winkel aŭ Christopher Dell komencis ekde tie kiel novuloj.

Dumpase de ĝia ekzisto la ĉefaj organizaj subtenantoj ŝanĝiĝis: la Deutsche Jazz Föderation ne pluapartenis al ili; alie ol dum la unuaj jardekoj ne plu Lippmann + Rau organizas ĝin. En 1984 Heslanda Radio, kiu jam en 1953 dissendis la koncertojn, fariĝis subtenanto de la festivalo; ekde 1990 kune kun la komunumo Frankfurto. Heslanda Radio transsendas la festivalon samatempe je plena daŭro.

Dum kiam oni okazigis lafestivaloj ekde la 1960-aj ĝis en la 1980-aj jaroj ĉiun duan jaron, ekde la komenco de la naŭdekaj jaroj ĝi denove – kiel dum la unua jardeko de ĝia ekzisto - ĉiujare.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jürgen Schwab: Der Frankfurt-Sound. Eine Stadt und ihre Jazzgeschichte(n). Societäts-Verlag, Frankfurto ĉ. M. 2005, ISBN 3-7973-0888-4
  • Bernhard Koßmann/Hessischer Rundfunk (Hrsg.): Bestandsverzeichnis 11 - Deutsches Jazz-Festival 1953-1992, Frankfurto ĉ. M. 1994.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]