Germana ŝafhundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Germana ŝafhundo
Germana ŝafhundo
Germana ŝafhundo
FCI-norma n-ro 166
  • kun laborekzameno
Deveno:

 Germanio (Šafhundo)

Postkola alto:

virhundo: 60–65 cm
hundino: 55–60 cm

Pezo:

virhundo: 30–40 kg
hundino: 22–32 kg

Listo de hundorasoj
vdr
Germana ŝafhundo
Germana ŝafhundo
Max Emil Friedrich von Stephanitz - la fondinto de la germana ŝafhundo-raso kaj unua prezidanto de la Germana Ŝafhundo-Raso-Asocio (Der Verein für Deutsche Schäferhunde) (bildigita kun sia hundo - la unua registrita germana ŝafhundo nomata Horand von Grafrath

La Germana ŝafhundo (germane Deutscher Schäferhund) estas hundraso oficiala laŭ la Internacia Federacio de Hundobredado (france Fédération Cynologique Internationale, mallonge FCI). Kiel aliaj ŝafhundoj, ankaŭ ili origine servis por gardado de ŝafaroj helpe de homa paŝtisto. La postkola alto, do la alteco inter la grundo kaj la postkola dorsoparto ĉe staranta besto, estas 60 ĝis 65 cm ĉe viraj bestoj kaj 55 ĝis 60 cm ĉe inaj. La pezo de plenkreska germana ŝafhundo estas kutime 30 ĝis 40 kg ĉe viraj bestoj kaj 22 ĝis 32 kg ĉe inaj.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la hundrasa nomo en aliaj lingvoj, unuavice la origina germana vortumo, la esperantlingva ekvivalento devus fakte esti "germana ŝafista hundo" aŭ "germana paŝtista hundo", sed la pli mallonga vortumo "ŝafhundo" jam enradikiĝis interalie laŭ PIV.

Fotaro[redakti | redakti fonton]