Germana Altlernejo pri Politiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Germana Altlernejo pri Politiko - germane Deutsche Hochschule für Politik (DHfP) - estis privata altlernejo en Berlino, kiu fondiĝis en oktobro 1920. Ĝi fontis el politika altlerneja iniciato nomata "Staatsbürgerschule", do "civitana lernejo", kiun la liberalulo Friedrich Naumann fondis en 1918. Post la jaro 1933 ĝi kadre de la dikataturo de Nazia Germanio perdis sian politikan sendependecon, en 1940 estis integrita en la "eksterlandoscienca fakultato" (Auslandswissenschaftliche Fakultät) de la Humboldt-Universitato en Berlino, en 1948 refondiĝis kaj en 1959 transformiĝis en la Otto-Suhr-Instituton de la Libera Universitato Berlino.

Carl Heinrich Becker

Taskoj[redakti | redakti fonton]

La altlernejo havis la celon, en politike liberala senco establigi la elementan bazon de demokratia socio en Germanio, helpu firmigi la ankoraŭ junan Vajmaran Respublikon kaj kontribuu defendi ĝin kontraŭ maldemokratiaj tendencon. Politika scienco en tiu epoko kompreniĝis kiel "scienco pri demokrati(ig)o".

Subtenantoj kaj membroj de la fondintaro estis inter alie Walter Simons, Ernst Jäckh, Friedrich Naumann, Friedrich Meinecke, Max Weber, Hugo Preuß, Gertrud Bäumer, Moritz Julius Bonn kaj Otto Heinrich von der Gablentz. Esencan meriton pri la sukcesa fondo de la nova altlernejo havis la eduka reformisto kaj islamosciencisto Carl Heinrich Becker.

Vajmara Respubliko[redakti | redakti fonton]

Prelegoj kaj seminaroj por la unuaj 120 studentoj komence okazis nur vespere, kaj la docentoj plejparte dumtage havis alian ĉefan profesion. Fokusaj temaroj komence estis 1) ĝenerala politiko, historio de politiko kaj politika socia scienco, 2) ekstera politiko, 3) interna politiko inkluzive de prikultura kaj priamaskomunikila politiko, 4) juraj fundamentoj kaj 5) ekonomiaj fundamentoj de politiko. Rapide kreskis la nombro de studentoj, kaj sekve ankaŭ kreskis la nombro de plentempaj docentoj kaj profesoroj. Pro la malfacilaĵoj akademiigi kaj oficialigi la altlernejan edukon, eblis akiri studfinan diplomon nur ekde la dua duono de la 1920-aj jaroj.

Docentoj kaj profesoroj estis inter alie

  • Gertrud Bäumer, luktantino por virinaj rajtoj,
  • Carl Heinrich Becker,
  • Rudolf Breitscheid,
  • la juristo Hermann Heller,
  • la pli posta ŝtatprezidanto Theodor Heuss,
  • la german-aŭstra marksisto Rudolf Hilferding,
  • la politikisto Wilhelm Heile (li estis la unua rektoro de la antaŭa iniciato "Staatsbürgerschule" kaj ĝis la jaro 1933 estis docento pri "ŝtataj sciencoj"),
  • Hermann Luther,
  • Ernst Niekisch,
  • la socia sciencisto Albert Salomon,
  • la historiistoj Hans Delbrück, Hajo Holborn, Eckart Kehr, Veit Valentin kaj Ernst Jäckh,
  • la juristoj Hermann Pünder kaj Arnold Brecht,
  • la ekonomikisto Hans Staudinger
  • kaj la ŝtataj ministroj Walther Rathenau, Bill Drews kaj Walter Simons.

Ties filo Hans Simons gvidis la alternejon kaj ankaŭ havis docentajn taskojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]