Germana Eklezia Foiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Germana Eklezia Foiro ("Deutscher Kirchentag", oficiale "Deutscher Evangelischer Kirchentag", t.e. Germana Evangelia Eklezia Foiro) estas kunveno de (ĉefe protestantaj) kristanoj, kiu okazas ĉiun duan jaron en iu germana urbo.

En la pasintaj jardekoj ĝi fariĝis amasa aranĝo kun ĉ. 100 000 partoprenantoj, el kiuj pli ol la duono estas junuloj. Dum ĉ. 5 tagoj okazas abundo da prelegoj, diskutoj, preĝadoj kaj Diservoj. Kutime 800 ĝis 1 000 kristanaj, politikaj aŭ socialaj iniciatoj prezentas sin per informstando. Inter la prelegantoj estas kutime ankaŭ la plej altrangaj germanaj politikistoj.

La Germana Eklezia Foiro nomas sin "libera movado de homoj, kiujn kunigas la kristana kredo kaj la engaĝiĝo por la estonto de la eklezio kaj la mondo".

La unua Germana Eklezia Foiro okazis en 1949 en Hanovro. La aranĝo okazis unue ĉiujare kaj poste - ekde la mezo de la 50-aj jaroj - ĉiun duan jaron, kutime alterne kun ĝia katolika ekvivalento, la Germana Katolika Foiro, aŭ la Ekumena Foiro kiel komuna aranĝo de katolikoj kaj protestantoj.

Esperanto kaj la Eklezia Foiro

Ekde 1992 esperantistoj ĉiam kontribuas al la oficiala programo de la Germanaj Ekleziaj, Katolikaj kaj Ekumenaj Foiroj per informstando, ofte ankaŭ per Diservo. La informstandon - kiun organizas la la germana sekcio de Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI) kunlabore kun Germana Esperanto-Junularo (GEJ) aŭ Germana Esperanto-Asocio (GEA) - vizitas kutime kelkmil homoj.

En la 33-a Evangelia Eklezia Foiro en Dresdeno en 2011 okazis tri apartaj informstandoj de KELI, GEJ kaj la esperantista partio UNU MONDO, same ankaŭ en la 34-a Evangelia Eklezia Foiro en Hamburgo en 2013.

Pasintaj kaj estontaj Ekleziaj Foiroj

  • 31-a Germana Eklezia Foiro: 6-a – 10-a de junio 2007 en Kolonjo
  • 32-a Germana Eklezia Foiro: 20-a – 24-a de majo 2009 en Bremen
  • 2-a Ekumena Foiro: 12-a – 16-a de majo 2010 en Munkeno
  • 33-a Germana Eklezia Foiro: 1-a – 5-a de junio 2011 en Dresden
  • 34-a Germana Eklezia Foiro: 1-a – 5-a de majo 2013 en Hamburgo

Eksteraj ligiloj