Germana Episkoparo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
ĉefepiskopo Zollitsch

La Germana Episkoparo - germane Deutsche Bischofskonferenz (DBK), do "Germana Episkopa Konferenco" - estas kunligo de la episkopoj de ĉiuj diocezoj de la romie katolika eklezio en Germanio. Laŭ la stato de 2008 al ĝi apartenas 69 membroj el la 27 germaniaj diocezoj. La organizon havas sian sekretariejon kaj do la juran sidejon en Bonno, kaj reprezentejon en Berlino - laŭ la stato de 2008 la konferenca prezidanto estas la Frajburga ĉefepiskopo Robert Zollitsch [prononco "Coliĉ"].

Internacian intereson la Germana Episkoparo interalie vekis dum sia lukto kontraŭ la kritika katolika teologo Hans Küng, profesoro pri katolika teologio en Tübingen. En sia libro "Ĉu neeraripova?" ("Unfehlbar?") de 1970 li pridubis la neeraripovon de la papo. Rezulte de tiu ĉi libro la Germana Episkoparo anoncis la 18-an de decembro 1979, ke lia eklezia instrurajto estos forprenata. Malgraŭ la perdo de la instrurajto li restis profesoro en la Universitato de Tübingen, kie li gvidis la Instituton pri Ekumenaj Esploroj, ĝis kiam en 1996 li emeritiĝis. Li daŭre estas romkatolika pastro.