Germana Esperanta Kultura Centro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Germana Esperanta Kultura Centro estis projekto, parte efektivigita en Esperanto-domo Berlino Lichtenberg.

Historio[redakti | redakti fonton]

La projekto ekis en 2001, kiam Johann Pachter kaj Peter Kühnel aĉetis ludomon en Einbecker Straße, proksime al la stacidomo Lichtenberg. Proks. en 2005 Johann Pachter fariĝis sola posedanto de la domo; ekde proks. 2010 pluraj loĝejoj de la domo estis venditaj al unuopuloj.

La domo estis parte detruita de fajro la nokton inter la 6-a kaj la 7-a de septembro de 2005.

Rekonstruo de la tegmento okazis en 2007.

En loĝejo en la teretaĝo troviĝis ĝis proks. 2014 la biblioteko de Esperanto-Ligo Berlin ("Espoteko"). Tiu bibliotekejo servis ankaŭ kiel kunvenejo de la Esperanto-grupo "Ĵaŭda Rondo" (kaj biblioteko kaj ĵaŭda rondo intertempe migris al privataj loĝejoj.

Ekde proks. 2014, post la foriro de la oficejo de Germana Esperanto-Asocio, de la biblioteko kaj de la ĵaŭda rondo, la domo estas nur loĝdomo posedata grandparte de Esperanto-parolantoj. Ĝi ne plu estas "Esperanta Kultura Centro".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 52° 30′ 35″ Nordo 13° 30′ 11″ Oriento / 52.5097 °N, 13.503 °O / 52.5097; 13.503 (mapo)