Germana Esperanta Kultura Centro
La Germana Esperanta Kultura Centro estas Esperanto-domo, kiu troviĝas en Berlino.
Historio
La projekto ekis en 2001, kiam Johann Pachter kaj Peter Kühnel aĉetis ludomon en Einbecker Straße, proksime al la stacidomo Lichtenberg.
La domo estis parte detruita de fajro la nokton inter la 6-a kaj la 7-a de septembro de 2005.
Rekonstruo de la tegmento okazis en 2007.
La domo estas la centra oficejo de
- GEA,
- GEJ kaj
- Esperanto-Ligo Berlin.
Krome ĝi servas kiel
- kunvenejo de la Esperanto-grupo "Ĵaŭda Rondo"
- kaj kiel loko de la Germana Esperanto-Arkivo.
Eksteraj ligiloj
- Paĝaro de la Germana Esperanta Kultura Centro
- Artikolo de Libera Folio, kie oni parolas pri la fajro
- Artikolo de Libera Folio, kiu parolas pri ĝia rekonstruado
Koordinatoj: 52° 30′ 35″ Nordo 13° 30′ 11″ Oriento / 52.5097 °N, 13.503 °O (mapo)