Germana Esperanto-Asocio

El Vikipedio
(Alidirektita el Germana Esperantista Societo)
Saltu al: navigado, serĉo

Germana Esperanto-Asocio estas la landa Esperanto-asocio en Germanio.

Enhavo

Strukturo kaj agadoj [redakti]

GEA estas registrita asocio kaj asociigas la Esperanto-uzantojn en Germanio. Ĝi eldonas la membrogazeton Esperanto aktuell kaj aranĝas la Germanan Esperanto-Kongreson.

GEA havas landajn ligojn kaj lokajn grupojn, sed la membroj estas centre registrataj kaj pagas kotizon al la centro (la oficejo de GEA). Dum la Germana Esperanto-Kongreso kunsidas la jarĉefkunveno, kiu elektas ĉiun duan jaron estraron kun prezidanto. Prezidanto ekde 2007 estas Rudolf Fischer.

En la kadro de GEA funkcias:

Apud GEA ekzistas diversaj fakaj kaj aliaj Esperanto-organizaĵoj, kiuj parte kunlaboras kun sekcioj en Germanio. Aliaj estas tute memstaraj (kiel la laborista Libera Esperanto-Asocio).

Laŭ la prijuĝo de Rainer Kurz, entreprenkonsilisto kaj eksa GEA-prezidanto, "GEA tenas kvazaŭ la monopolon por Esperanto"[1] en Germanio.

Internacie [redakti]

GEA ekde 1955 estas Landa Asocio de Universala Esperanto-Asocio. Ĝi havas proksimume dek procentojn de la tutmonda aligita membraro de UEA. (Same en Germanio loĝas proksimume dek procentoj de la individua membraro de UEA.)

Junularo [redakti]

Germana Esperanto-Junularo estas memstara registrita asocio, sed kunlaboras kun kaj en GEA. GEA konsideras la membrojn de GEJ siajn junularajn membrojn. GEJ-membroj povas aboni la GEA-organon Esperanto aktuell je favoraj kondiĉoj, sed ricevas precipe la GEJ-gazeton Kune.

Historio [redakti]

En 1906 la asocio estis fondita kiel Deutsche Esperantisten-Gesellschaft. La nunan nomon ĝi ricevis pro ŝanĝo de strukturo en 1909: el asocio de individuoj ĝi fariĝis ligo de grupoj.

Pro malpermeso de la tiama germana (nacisocialista) registaro, GEA devis dissolviĝi en 1936. Nur en 1947 GEA povis esti refondita, almenaŭ en la tri okcidentaj partoj de okupata Germanio.

Aparte de GEA estiĝis Esperanto-strukturoj en GDR, kun Centra Laborrondo Esperanto en Kulturligo de GDR, ekde 1965. En 1976 la centra laborrondo Esperanto en Kulturligo ricevis ŝtatan permeson aliĝi al UEA, kaj ekde la jaro 1981 ĝi rajtis porti la nomon Esperanto-Asocio de GDR. Ekde 1991 la germana neŭtrala Esperanto-movado estas denove unuigita sub la tegmento GEA.

Membronombroj [redakti]

Observante la ĉi-sekvajn membronombrojn oni konstatas certajn nekongruojn. Ekzemple la nombro de Asociaj Membroj ĉe UEA restis inter 1000 kaj 1100 dum kelkaj jaroj ĝis 1999 - por subite fali al nombroj ĉirkaŭ 600 dum la jaroj ekde 2000.

Krome ekzistas certa nekongruo inter la nombroj indikitaj en la revuo de GEA kaj en tiu de UEA.

Malgraŭ la nekongruoj estas verŝajne, ke okazis mezuma ĉiujara falo de la membronombroj de proksimume 2 procentoj jare ĉe la individuaj membroj de UEA en Germanio inter 1996 kaj 2003. La membraro de GEA inter 1994 kaj 2002 laŭ la nombroj falis sume je 20 % (jare ĉ. 2,7 %), poste ĝis 2006 ĝi stagnis.

Laŭ informo en la dissendolisto esper-german "la membronombro de GEA (sen GEJ) kreskis konstante de 1984 ĝis 1993". La posta ŝrumpado revenigis la nombron proksimume al la stato de 1987[2]. El kio eblas konkludi kun la ceteraj informoj, ke inter 1987 kaj 1993 okazis kresko de sume proksimume 20 % (jare ĉ. 3 %) kaj ke en 1987 estis proksimume 1050 membroj.

La membronombroj por GEJ (1994 - 2001), signitaj per *, estas laŭ la iama membroadministranto Rudolf Fischer "nur la resto de iamaj GEJ-membroj" kaj "historie" "senvaloraj"[3]. La membronombroj por GEJ (2007-8), same signitaj per *, estas "ne certigitaj"[4].

Jaro GEA GEJ GEA
+GEJ
Fonto Asociaj
Membroj
(AM, UEA)
Individuaj
Membroj
(IM, UEA)
AM+IM
(UEA)
Fonto
1994 1325 236* 1561 [5]
1995 1240 194* 1434 [5]
1996 1323 167* 1490 [5] 1010 651 1661 [6]
1997 1291 154* 1445 [5] 1021 626 1647 [7]
1998 1215 158* 1373 [5] 1017 602 1619 [8]
1999 1188 121* 1309 [5] 1079 587 1666 [9]
2000 1150 107* 1257 [5] 668 572 1240 [10]
2001 1171 95* 1266 [5] 555 644 1199 [11]
2002 1063 340 1403 [5] 616 535 1151 [12]
2003 1078 373 1451 [5] 682 549 1231 [13]
2004 1054 403 1457 [5] 649 558 1207 [14]
2005 1083 320 1403 [5] 781 568 1349 [15]
2006 1064 344 1408 [5] 758 546 1304 [16]
2007 1013 129* 1142 [17] 763 514 1277 [18]
2008 884 120* 1004 [19] 832 534 1366 [20]
2009 806 539 1345 [21]
2010 972 [22] 671 506 1177 [23]
2011 945 127 1072 [24] 653 502 1155 [25]

Regionaj suborganizoj [redakti]

Germana Esperanto-Asocio havas regionajn suborganizojn laŭ la federaciaj landoj:

Fontoj kaj notoj [redakti]

  1. Profesia organizado de Esperanto-organizaĵoj
  2. esper-german
  3. Rudolf Fischer en esper-german
  4. fine de 2009; Esperanto aktuell 2010/2, p. 6, estrara raporto 2009
  5. 5,00 5,01 5,02 5,03 5,04 5,05 5,06 5,07 5,08 5,09 5,10 5,11 5,12 Esperanto aktuell 2007/3, p. 8
  6. Esperanto 1091 (4), aprilo 1997, p. 66
  7. Esperanto 1102 (4), aprilo 1998, p. 79
  8. Esperanto 1113 (4), aprilo 1999, p. 66
  9. Esperanto 1124 (4), aprilo 2000, p. 66
  10. Esperanto 1135 (4), aprilo 2001, p. 66
  11. Esperanto 1149 (7), julio-aŭgusto 2002, p. 156
  12. Esperanto 1160 (6), junio 2003, p. 130
  13. Esperanto 1171 (6), junio 2004, p. 126
  14. Esperanto 1180 (4), aprilo 2005, p. 79
  15. Esperanto 1191 (4), aprilo 2006, p. 79
  16. Esperanto 1202 (4), aprilo 2007, p. 80
  17. "Komence de 2008" (ĉu do egala al fino de 2007?); Esperanto aktuell 2010/2, p. 6, estrara raporto 2009
  18. Esperanto 1213 (4), aprilo 2008, p. 84
  19. fine de 2009; Esperanto aktuell 2010/2, p. 6, estrara raporto 2009
  20. UEA gazetara komuniko n-o 318
  21. UEA gazetara komuniko n-o 371
  22. Esperanto aktuell 2012/2, p. 10, estrara raporto 2011
  23. Esperanto 1247 (5), majo 2010, p. 118
  24. Esperanto aktuell 2012/2, p. 10, estrara raporto 2011
  25. UEA gazetara komuniko n-o 449

Vidu ankaŭ [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]