Germana Federacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Germana Federacio
Origina nomo Deutscher Bund
 Sankta Romia Imperio
 Rejna Federacio
18151866 Nordgermana Federacio 
Wappen Deutscher Bund.svg
blazono
Geografio
Deutscher Bund.png
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
malstrikta federacio
neunueca
Estiĝo:
formita de la Viena Kongreso en 1815
Pereo:
Antaŭaj ŝtatoj:
Sankta Romia Imperio Sankta Romia Imperio
Rejna Federacio Rejna Federacio
Postsekvaj ŝtatoj:
Nordgermana Federacio Nordgermana Federacio
Historio
v  d  r
Information icon.svg

La Germana Federacio, (germane: Deutscher Bund) estis malstrikta federacio el 35 germanaj princlandoj kaj kvar liberaj urboj, formiĝinta en 1815 de la Viena kongreso kiel anstataŭaĵo de la Sankta Romia Imperio. Laŭ la fonda akto ĝia celo estis "la konservo de la ekstera kaj interna sekureco de Germanio kaj la sendependeco kaj netuŝebleco de la unuopaj germanaj ŝtatoj".

Plej potencaj ŝtatoj en ĝi estis Aŭstrio kaj Prusio, ceteraj meze gravaj estis Saksio, Bavario, Badeno kaj Virtembergo.

La Germana Federacio ekzistis ĝis la prusa-aŭstria milito, en 1866. En 1867 estis fondita ĝia posteulo Nordgermana Federacio sub la prezido de Prusio. Tio estis paŝo al la Germana Imperiestra Regno de 1871.

Liberaj urboj en la federacio[redakti | redakti fonton]

La kvar liberaj urboj, kiuj eniris la federacion, estis Frankfurto, Bremeno, Hamburgo kaj Lubeko. Bremen kaj Hamburg nun havas la statuson de federacia lando (urbo-lando).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]