Germana Gimnastika Festo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Germana Gimnastika Festo - germane Deutsches Turnfest, ekde la jaro 2005 nomata per aldono de komenca adjektivo Internacia, do Internationales Deutsches Turnfest, kaj ekde tiam okazigata ĉiun kvaran jaron, estas amase partoprenata evento de gimnastikantoj en Germanio. Ĝi unuafoje okazis en 1860 en Coburg, kaj influiĝis per la politikaj ideoj de la organizaĵo Germana Gimnastika Asocio, fondita en 1848 kadre de la demokratiiga revolucio tiujara, kiu nur havis dumtempan sukceson, sed post malpli ol du jaroj estis venkita fare de la armeoj de la nedemokratiaj feŭdaj ŝtatoj de Germanlingvio.

la placo Friedrichsplatz de la urbo Mannheim dum la Germana Gimnastika Festo de 2013

Malgraŭ la malvenko de la revolucio, la Gimnastikaj Festoj plu havis signifon ne nur de sportaj kunvenoj, sed ankaŭ de manifestacioj por libereco, frateco kaj egaleco, kaj do estis nerektaj demonstracioj kaj por demokratigo kaj por unuecigo de Gemanio. La lasta aspekto tamen post la atingo de tiu politika celo per la fondo de la Germana Regno en 1871 perdis signifon, dum la unua plurestis, kaj estis unu el la kialoj ke fine de la 19-a jarcento la gimnastika sportado ankaŭ iĝis grava branĉo de la socialisma, laborista movado tiutempe kreskanta en Germanio.

En la epoko de Nazia Germanio la evento kiel ĉiuj aliaj publikaj okazaĵoj iĝis propagandilo de la reganta diktaturo: la Gimnastika Festo de 1933 en Stutgarto ankoraŭ nur milde influiĝis, dum tiu de 1938 en Breslau (post la Dua Mondmilito renomita Wrocław) estis pura naziisme organizita propaganda evento. Post la Dua Mondmilito la Gimnastikaj Festoj en 1948 (Frankfurto ĉe Majno) reorganiziĝis en Okcidenta Germanio, kaj laŭ la politiko de GDR ĉiurilate malakcepti okcidentgermanajn eventojn kaj starigi proprajn "naciajn" okazaĵojn ekde la jaro 1954 (Lepsiko) ankaŭ en Orienta Germanio. Ekde la jaro 1990 sekve la Gimnastikaj Festoj denove estas tutnaciaj eventoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]