Germana Instituto pri Medicina Dokumentado kaj Informado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Germana Instituto pri Medicina Dokumentado kaj Informado
emblemo
federacia agentejo de Germanio
Komenco 1969 vd
Fino 26-a de majo 2020 vd
Poste Federal Institute for Drugs and Medical Devices vd
Geografia situo 50° 55′ 45″ N, 6° 56′ 57″ O (mapo)50.929056.94927Koordinatoj: 50° 55′ 45″ N, 6° 56′ 57″ O (mapo)
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Kolonjo
Adreso Waisenhausgasse 36-38a, Köln
Poŝtkodo 50676
Germana Instituto pri Medicina Dokumentado kaj Informado (Germanio)
Germana Instituto pri Medicina Dokumentado kaj Informado (Germanio)
DEC
Germana Instituto pri Medicina Dokumentado kaj Informado
Germana Instituto pri Medicina Dokumentado kaj Informado
Map
Germana Instituto pri Medicina Dokumentado kaj Informado
Membro de Working Group of the German Federal Departmental Research Establishments • Informationsdienst Wissenschaft vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La "Germana Instituto pri Medicina Dokumentado kaj Informado" - germane Deutsches Institut für Medizinische Dokumentation und Information (DIMDI) - estas centra oficejo de la registaro de Germanio pere de ties ministerio pri sano. La instituto fondiĝis en 1969 kaj havas sian sidejon en Kolonjo. Inter la ĉefaj taskoj de la instituto estas rapide kaj simple disponigi al la fake interesita publiko (aparte en la germana lingvo, sed ne nepre nur) aktualajn informojn el la vasta gamo de medicinaj temoj.

La instituto estas eldonanto de la germanlingvaj versioj de pluraj internaciaj medicinaj klasifikoj, kiel la Klasifiko Internacia de Malsanoj, la Internacia Klasifiko de korpa Funkciado, Malkapablo kaj Sano, kaj la Internacia Klasifiko pri Proceduroj en Medicino respektive ties germanlingva adapto „Operacia kaj Procedura Ŝlosilo“, germane mallongigata OPS. Krome ĝi eldonas medicinajn tezaŭrojn kaj terminarojn, kiuj interalie gravas por la elektronika interŝanĝo de medicinaj informoj inter fakaj instancoj.

Aldone al tio, la instituto havas specialajn informajn sistemojn pri kuraciloj, medicinproduktaĵoj kaj juĝiloj de santeknologiaĵoj. En la retejo de la instituto disponeblas vastaj primedicinaj informoj, ekzempel ekde aprilo 2009 listo de retejaj apotekoj, kiuj ebligas al konsumantoj kontroli ĉu retejo vendanta kuracilojn vere estas registrita reteja apoteko. Sume en la instituta retejo akireblas vasta gamo da datumaroj pri medicino, farmakologio, toksikologio kaj psikologio – sume proksimume 70 datumaroj kun iom pli ol 100 milionoj da informaj unuoj.

Preskaŭ ĉiuj datumaroj estas publikaj, kaj proksimume duono el ili alireblas senkoste. Iuj datumaroj pro germanaj leĝoj estas limigitaj al nur fakuloj, precipe kuracistoj kaj apotekistoj, kaj tial nur uzeblas post registriĝo kaj per specifaj kodoj.

La Monda Organizaĵo pri Sano konfimis la instituton en 2003 kaj 2008 kiel germanlingva "kunlabora centro por la familio de internaciaj klasifikoj" (angle "Collaboration Centre for the Family of International Classifications", germane "Kooperationszentrum für das System Internationaler Klassifikationen").

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]