Germana aŭtovojo A33

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Germana aŭtovojo A33
Bundesautobahn 33 number.svg
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 81 (planataj: 113) km
Landoj: Malsupra Saksio
Mapo
Bundesautobahn 33 map.png
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto,konstuado, nepro de modernado
AB-Kreuz.svg AB-Kreuz.svg vojnodo de tipo A
AB-AS.svg AB-AS.svg vojnodo de tipo B
AS-skrzyzowanie-icon.svg AS-skrzyzowanie-icon.svg vojkruciĝo
AS-rondo-icon.svg AS-rondo-icon.svg trafikcirklo
BAB-Grenze.svg BAB-Grenze.svg lima transiro
Vojpagejo (VPO)
AB-Brücke.svg AB-Brücke.svg ponto
AS-tory-icon.svg AS-tory-icon.svg fervoja pasejo
AB-Tunnel.svg AB-Tunnel.svg tunelo
AB-Autobahnkiosk.svg AB-Autobahnkiosk.svg parkumejo kun bufeto
AB-Tank.svg AB-Tank.svg benzinstacio
AB-Rast.svg AB-Rast.svg restoracio
AB-Autobahnhotel.svg AB-Autobahnhotel.svg hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
20 airtransportation inv.svg 20 airtransportation inv.svg ŝosea aerodromo
Znak A-14.svg Znak A-14.svg konstruado
 
pri la plej grandaj urboj kaj aŭtovojaj kruciĝoj de la itinero vidu tekste
v  d  r
Information icon.svg

La germana aŭtovojo A33 (germane Autobahn 33, mallonge A33, aŭ formale Bundesautobahn 33, mallonge BAB 33) estas aŭtovojo en nordokcidenta Germanio, en la region ĉirkaŭ la urbo Osnabrück: Ĝi ligas la aŭtovojojn A30 en la nordo kaj A44 en la sudo kaj tiel estas parto de la itinero de multaj aŭtoj kaj kamionoj inter Nederlando kaj nordokcidenta Germanio unuflanke kaj la germanaj federaciaj landoj Turingio kaj Saksio aliflanke.

Laŭ la momenta konstrua stato, la aŭtovojo komenciĝas nordoriente de Osnabrück en la komunumo Belm respective la orienta urboparto Osnabrück-Schinkel, ligate al la federacia vojo B51 - estas planoj daŭrigi la vojon norden ĝis la komunumo Wallenhorst kaj la germana aŭtovojo A1 kondukanta al Bremeno, Hamburgo kaj Jutlando (kontinenta Danio). Post kruciĝo kun la germana aŭtovojo A30, ĝi pluiras suden trans la arbara regiono Teutoburger Wald, celante al la direkto de la urbo Bielefeld. Post 25 aŭtovojaj kilometroj, ĝi en Borgholzhausen transiras al la federaciaj vojoj B476 kaj B68, kiuj de jardekoj estas tro mallarĝaj compare al la relative densa trafiko, tiel ke vojaĝantoj kutimas je vojŝtopiĝoj ĉi-tie - ankaŭ tiun vojparton oni delonge planas trakonstrui al aŭtovojo. Post pliaj 25 kilometroj, ĉe la aŭtovoja kruciĝo Bielefeld la ŝoseo denove iĝas aŭtovojo, kruciĝas kun la germana aŭtovojo A2 inter Dortmund kaj Hanovro, kaj en sia suda parto direktiĝas al la urbo Paderborn. Proksime de tiu urbo, ĉe la aŭtovoja kruciĝo Wünnenberg-Haaren ĝi eniras la aŭtovojon A44.


la aŭtovojo ĉe Hövelhof