Germana konstitucio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
1949

Germanio havas malnovan politikan historion, kvankam la historio de moderna konstitucio kompreneble limiĝas nur al la historio de proksimume la pasintaj ducent jaroj. La nuna germana konstitucio estis akceptita en 1949.

Malnova Regno

Oni povas fiksi la komenciĝon de la germana politiko je diversaj tempopunktoj. En 800 p.K. la estro de la frankona regno Karolo la Granda estis nomita imperiestro. En 843 la regno estis dividita en orientan kaj okcidentan parton. Tiu okcidenta parto en 911 ricevis unuafoje reĝon kiu ne venis el la dinastio de Karolo, nome Konrado Unua.

La Sankta Romia Regno de Germana Nacieco (tiel la fina nomo), kiu estis dissolvita en 1806 sub premo de Napoleono, ne havis unu tekston kiel konstitucion, sed ja ekzistis diversaj leĝoj kun tiu funkcio.

19-a jarcento

En 1815 la germanaj teritorioj alianciĝis en t.n. Germana Ligo, kiu esence estis la samo kiel la regno, nur iom pli bone organizita.

Provo en 1848/1849 aranĝi Germanion kiel unuecan, konstitucian monarkion, fiaskis. La prusa reĝo ne akceptis la proponitan germanan kronon.

Post kiam Prusio kun siaj aliancanoj en 1866 forlasis la Federacion (kaj venkis en la German-Germana Milito kontraŭ Aŭstrio k.a.), tiuj forlasintaj ŝtatoj fondis Nordgermanan Federacion.

La Germana Regno, proklamita en 1871 en Versailles post la venko kontraŭ la napoleona atako, estas fakte tiu Nordgermana Federacio. Aliĝis la sudgermanaj ŝtatoj, kaj oni iom ŝanĝis la konstitucion.

En tiu Germana Regno, la ĉefministro estis nomita de la Federacia Konsilio (estrata de la prusa reĝo, kiu estis samtempe germana imperiestro). Tamen la parlamento ('Reichstag') havis gravan influon, ĉar ĝi okupiĝis pri la leĝoj kaj la ĉiujara ŝtata budĝeto. Sed por - ekzemple - ŝanĝi la konstitucion, oni bezonis la konsenton de la Federacia Konsilio, en kiu membris nur la germanaj princoj (kaj la reprezentantoj de la Liberaj Urboj kiel ekzemple Hamburgo).

Respubliko 1919–1933

Jam fine de la Unua mondmilito la imperiestro allasis ŝanĝojn en la konstitucio, por doni al la parlamento la esencan influon al la nomumo de nova ĉefministro. Sed jam du semajnojn poste, la 9-an de novembro 1918, la imperiestro devis abdiki.

La principaj demandoj estis jam deciditaj (respubliko, federacia sistemo), kiam kunvenis en Weimar 1919 la anoj de la Nacia Asembleo. Ili ellaboris konstitucion laŭe. La rezulta respubliko nomiĝis la Vajmara Respubliko. Vidu: Konstitucio de Weimar.

Adolf Hitler ekde 1933 per specialaj leĝoj efektive malfunkciigis la konstitucion kaj regis diktatorece.

Malvarma milito

En 1949 estiĝis du novaj germanaj konstitucioj, kiuj iĝis bazoj de Federacia Respubliko Germanio kaj Germana Demokratia Respubliko.

Nuntempe

La nuntempe valida germana konstitucio de Federacia Respubliko Germanio estis (origine) publikita la 23-an de majo 1949 kiel konstitucio de Okcidenta Germanio. Ĝi estis elverkita per la Parlamentarische Rat (parlamenta konsilaro) kaj estas decidita la 8-an de aŭgusto 1949. Ekde la Germania reunuiĝo en 1990 ĝi validas ankaŭ sur la teritorio de la eksa Germana Demokratia Respubliko.

En 1949 oni intence ne uzis la germanan esprimon Verfassung (konstitucio), sed nomigas ĝin Grundgesetz (laŭ signifo tradukenda: leĝo pri fundamentaĵoj), ĉar tio leĝa verko estis konsiderata dumtempaĵo ĝis la establiĝo de unuigita Germanio, kaj la termino Verfassung estu atendinda ĝis ŝtata reunuigo de la du partoj de la germana nacio. Pro la regado de la komunistoj en orienta Germanio komuna konstitucio por ambaŭ partoj ne estis ebla ĝis 1990, kiam la refonditaj landoj de Germana Demokratia Respubliko aliĝis al Federacia Respubliko. Pro la reunuigo oni devis iomete ŝanĝi la konstitucion, precipe la lastan artikolon 146, kiu origine esprimis la deziron pri germana unuigo. Sed ankaŭ la nuna vortumo ebligas, ke la germana popolo libere decidos por nova konstitucio.

La nuna konstitucio (Grundgesetz für die Bundesrepublik Deutschland) entenas

  • preamblon (Präambel),
  • fundamentajn rajtojn (Grundrechte),
  • normojn pri ŝtataj organaĵoj (staatliche Organe).

La germana konstitucio pozitive preskribas kelkajn fundamentajn rajtojn (ekz-e en la artikoloj 1 ĝis 19), kiuj estas atentendaj senpere ĉe aktoj de la ŝtataj povoj (ekzekutivo, juĝista povo, leĝdona povo).

Interviki-ligoj

Eksteraj ligiloj