Germana lingvo
El Vikipedio
| Germana lingvo | |
| Deutsch | |
| Parolata en | Germanio, Svislando, Aŭstrio kaj 38 aliaj |
| Denaskaj parolantoj | proksimume 100 milionoj |
| Fremdlingvo / dua lingvo por | proksimume 28 milionoj |
| Skribo | latina |
| Lingvistika klasifiko | |
|---|---|
Hindeŭropa
|
|
| Oficiala statuso | |
| Oficiala lingvo en | |
| Reguligita de | Konferenco de la edukministerioj de la aŭstraj kaj germanaj landoj, svisaj kantonoj, germana komunumo de Belgio, Liechtenstejno kaj Luksemburgio |
| Lingvaj kodoj | |
| Lingvaj kodoj | |
| ISO 639-1 | de |
| ISO 639-2 | |
| Bibliografia | ger |
| Terminologia | deu |
| ISO 639-3 | deu |
| SIL | GER |
| Specimeno | |
|---|---|
| La Patro Nia
Vater Unser im Himmel, |
|
La germana (propralingve: deutsche Sprache [dɔɪ̯tʃə ̍ʃpʀaːχə] aŭ Deutsch [dɔɪ̯tʃ]) estas ĝermana lingvo parolata ĉefe en Germanio, Aŭstrio kaj Svisio.
Hodiaŭ proksimume 100 000 000 homoj parolas la germanan kiel unuan lingvon, kaj eble pliaj 28 milionoj kiel duan lingvon (World Almanac 2000). Ĝi estas la oficiala lingvo de Germanio, Aŭstrio kaj Liĥtenŝtejno, kaj unu el la oficialaj lingvoj de Svislando, Luksemburgio kaj Belgio - sume oni nomas tiun teritorion Germanlingvio. En la plej norda provinco de Italio, Provinco Bolzano, ĝi estas oficiala lingvo samranga kun la itala kaj unua lingvo de la pliparto de la loĝantaro, kaj ankau en suda Danio ĝi estas oficiala. Historie, ankaŭ estis multaj germanlingvanoj en grandaj partoj de la hodiaŭa ŝtatoj Pollando, Litovio, Latvio kaj Estonio, Ĉeĥio kaj Slovakio, Hungario, Rumanio (aparte en Transsilvanio), Ukrainio, Belarusio kaj Rusio (krom en Orienta Prusio aparte laŭlonge de la rivero Volgo) - kaj post perfortaj translokiĝoj ene de Sovetunio dum la 30-aj kaj 40-aj jaroj de la 20-a jarcento ankaŭ en Kazaĥio - sed post 1945 kaj post 1990 la plej multaj germanlingvanoj, parte devigite, parte propravole, forloĝiĝis de tie. En Brazilo la germana estas gepatra lingvo de ĉirkaŭ 20 mil homoj, pranepoj de germanoj, kiuj alvenis al tiu lando dum la 19-a kaj frua 20-a jarcentoj, kaj ankaŭ en Argentino, Paragvajo kaj Venezuelo, Usono kaj Kanado signifa procentaĵo de la enmigrintoj el Eŭopo kaj iliaj posteuloj estas germanlingvaj - en Usono la lingvo inter alie flegiĝas en iuj tradiciaj religiaj komunumoj, kiuj dum 17-a kaj 18-a jarcentoj estis subpremataj en Eŭropo. Krome ankaŭ en Sud-Afriko kaj Namibio estas signifa nombro de germanlingvanoj.
Ekzistas multaj germanaj dialektoj, sed la altgermana de Martin Lutero en ties Biblio (1534) iĝis la normo, kaj hodiaŭ preskaŭ ĉiu germanparolanto aŭ parolas aŭ povas paroli ĝin.
La germana estas grava lingvo de la scienco, de la filozofio, de la literaturo, de la muziko, de la teknologio, de la industrio kaj de la monda komerco. Ĝi gravas en la monda kulturo.
Sintakse, la germana havas vortordon V2.
Enhavo |
[redakti] Gramatiko
[redakti] Genro
En la germana, kiel en multaj hindeŭropaj lingvoj, ĉiu substantivo havas genron. Ekzistas tri genroj: virseksa, ina kaj neŭtra. Ĉiuj genroj estas samaj je multenombro.
[redakti] Deklinacio
La germana havas deklinacion. Ekzistas kvar kazoj: nominativo, akuzativo, dativo kaj genitivo. Substantivoj malmulte ŝanĝiĝas laŭ kazo: deklinacio okazas ĉefe ĉe pronomoj kaj adjektivoj. Jen la deklinacio de la difinita artikolo (der, kiu signifas “la”), kaj tiu de nedifinita kazo (ein, “unu”, sed plej ofte ne tradukita Esperanten), laŭ genro kaj kazo.
|
|
[redakti] Famaj aŭtoroj de la germana
Michael Ende – Johann Wolfgang von Goethe – Hermann Hesse – Franz Kafka – Heinrich von Kleist – Thomas Mann – Karl May – Friedrich Schiller – ktp
[redakti] Germandevenaj Esperantaj vortoj
Inter multaj germandevenaj Esperantaj vortoj estas ekzemple :
anstatt - > anstataŭ
bald -> baldaŭ
bedauern -> bedaŭri
danken -> danki
halten -> halti
Jahr -> jaro
Knabe -> knabo
nur
Hund -> hundo
Fräulein -> fraŭlino
Schrank -> ŝranko
ge-
-in-
-n
[redakti] Kuriozaĵoj
- Vorto de la jaro
- La plej longa oficiale uzata vorto de la germana lingvo
[redakti] Aliaj projektoj
[redakti] Retaj ligiloj
Asocio pri la germana lingvo
"German 101" - reta kurso de la germana lingvo por anglaingvanoj
Vortaroj en la katalogo DMoz
|
|
|
[redakti] Vidi ankaŭ

