Germana lingvo
Germana lingvo | ||
Deutsch | ||
lingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
sud-ĝermana lingvaro • okcidentĝermana lingvaro | ||
Parolata en | Germanio, Svislando, Aŭstrio kaj 38 aliaj | |
Parolantoj | 76 540 740 | |
Denaskaj parolantoj | proksimume 100 milionoj | |
Fremdlingvo / dua lingvo por | proksimume 28 milionoj | |
Skribo | latina | |
Lingvistika klasifiko | ||
Hindeŭropa lingvaro | ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | Aŭstrio, Belgio, Danio, Germanio, Liĥtenŝtejno, Luksemburgo, Svislando, Italio (Sudtirolo), Dosiero:Bandeira antonio carlos sc.png Antônio Carlos (Brazilo)[1] Pomerode (Brazilo)[2][3] | |
Reguligita de | Konferenco de la edukministerioj de la aŭstraj kaj germanaj landoj, svisaj kantonoj, germana komunumo de Belgio, Liĥtenŝtejno kaj Luksemburgio | |
Lingva statuso | 1 sekura | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | de | |
ISO 639-2 | ||
Bibliografia | ger | |
Terminologia | deu | |
ISO 639-3 | deu | |
SIL | GER | |
Glottolog | stan1295 | |
Angla nomo | German | |
Franca nomo | allemand | |
Vikipedio | ||
La germana lingvo (propralingve: deutsche Sprache [DOJĉe ŜPRAĥe] aŭ Deutsch [dojĉ]) estas ĝermana lingvo, parolata ĉefe en Germanio, Aŭstrio, Liĥtenŝtejno kaj Svisio.
Hodiaŭ proksimume 100 milionoj da homoj parolas la germanan kiel unuan lingvon, kaj eble pliaj 28 milionoj kiel duan lingvon (World Almanac 2000). Ĝi estas la oficiala lingvo de Germanio, Aŭstrio kaj Liĥtenŝtejno, kaj unu el la oficialaj lingvoj de Svislando, Luksemburgio kaj Belgio sume oni nomas tiun teritorion Germanlingvio. En la plej norda provinco de Italio, Sudtirolo, ĝi estas oficiala lingvo samranga kun la itala kaj unua lingvo de la plejparto de la loĝantaro, kaj ankau en suda Danio ĝi estas oficiala. Historie, ankaŭ estis multaj germanlingvanoj en grandaj partoj de la hodiaŭa ŝtatoj Pollando, Litovio, Latvio kaj Estonio, Ĉeĥio kaj Slovakio, Hungario, Rumanio (aparte en Transsilvanio), Ukrainio, Belarusio kaj Rusio (krom en Orienta Prusio aparte laŭlonge de la rivero Volgo) – kaj post perfortaj translokiĝoj ene de Sovetunio dum la 30-aj kaj 40-aj jaroj de la 20-a jarcento ankaŭ en Kazaĥio – sed post 1945 kaj post 1990 la plej multaj germanlingvanoj, parte devigite, parte propravole, forloĝiĝis de tie. En Brazilo la germana estas gepatra lingvo de ĉirkaŭ 20 mil homoj, pranepoj de germanoj, kiuj alvenis al tiu lando dum la 19-a kaj frua 20-a jarcentoj, kaj ankaŭ en Argentino, Paragvajo kaj Venezuelo, Usono kaj Kanado signifa procentaĵo de la enmigrintoj el Eŭropo kaj iliaj posteuloj estas germanlingvaj – en Usono la lingvo inter alie flegiĝas en iuj tradiciaj religiaj komunumoj, kiuj dum 17-a kaj 18-a jarcentoj estis subpremataj en Eŭropo. Krome ankaŭ en Sud-Afriko kaj Namibio estas signifa nombro de germanlingvanoj.
Ekzistas multaj germanaj dialektoj, sed la altgermana de Martin Lutero en ties Biblio (1534) iĝis la normo, kaj hodiaŭ preskaŭ ĉiu germanparolanto aŭ parolas aŭ povas paroli ĝin.
La germana estas grava lingvo de la scienco, de la filozofio, de la literaturo, de la muziko, de la teknologio, de la industrio kaj de la monda komerco. Ĝi gravas en la monda kulturo.
Sintakse, la germana havas vortordon V2.
Skribo
La germana uzas la 26 literojn de la latina alfabeto, tri vokalojn kun supersigno, la umlaŭtojn ä, ö kaj ü, kaj unu aparta simbolo ß, eszett (ligaturo de s kaj de z) aŭ akra S, kiu anstataŭas duoblan s post vokalo longa aŭ diftongo).
Svislando ne plu uzas la ß ekde la 1930-aj jaroj.
Ĝis la 1940-aj jaroj, la germana estis printata per gotikaj literoj (Frakturo) kaj skribata per la Germana manskribo (Deutsche Kurrentschrift), kiuj estas malsamaj versioj de la latina alfabeto.
Ortografio
La germana ortografio dedukteblas kutime de la prononcado kaj de minimuma scio. Sed pro fortaj regionaj malsamoj rilate al la prononcado tio povas esti malfacila. La ĉefaj malfacilaĵoj de la germana ortografio rilates al:
- Fremdwörter (fremdaj vortoj, tio estas vortoj de eksterlanda deveno): ili ofte estas skribitaj laŭ la originala vorto (ekzemple. Milieu, Mayonnaise), sed la lastatempa reformo de la ortografio rajtigas al germanigo de kelkaj el tiuj vortoj;
- la literoj ä kaj e (e malferma aŭ ferma), en iuj kazoj samfonaj aŭ de simila prononcado (ekzemple aufwendig deveninta de Aufwand, kie la reformita ortografio rajtigas ankaŭ al skribo de aufwändig) ;
- distingo inter konsonanto simpla kaj duobla, kiu en limigita nombro de vortoj kaj kontraŭe al la kutima regulo ne influas la longecon de la vokalo (ekzemple Tip, sed tippen, Platz [tz estas konsiderata duobla z], sed plazieren);
- diserigo de vortoj (ekzemple radfahren "bicikli" kompare al Auto fahren "aŭti, iri per aŭto") kaj la ne-majuskligo de iuj esprimoj (ekzemple im dunkeln lassen "lasi necerta" kompare al (jemanden) im Dunkeln lassen "lasi iun en loko malhela").
Reformo de la ortografio
Por malaltigi parton de la malfacilaĵoj priskribitaj supre reprezentantoj germanaj, svisaj kaŭ aŭstraj konsentis pri reformo de la ortografio. Ĝi validiĝis en 1998 en Germanujo kaj iĝis deviga meze de 2005. Antaŭa reformo okazis en 1901 kaj rilatis interalie al la forigo de la h en Thor kaj la aldono de e por longaj vokaloj , ekzemple kritisirt ➜ kritisiert).
La ĉefaj modifoj estas:
- samigo de la grafio de vortoj de la sama familio (aufwändig de Aufwand, sed daŭre aufwenden);
- uzo de ß nur post longaj vokaloj kaj diftongoj (daŭre ekzistas do der Fuß, die Geiß, sed der Fluss, kio samas ĉe aliaj konsonantoj);
- en kunigitaj vortoj neniu litero estas forigata (Geschirr + Rückgabe > Geschirrrückgabe aŭ Geschirr-Rückgabe) ;
- disvastigo de skribo en pluraj vortoj de fiksaj esprimoj (auseinander reißen), estas la afero pleje kritikata, kiu kaŭzas novajn problemojn: « Furcht erregend » (timiga, tradicie « furchterregend ») sed daŭre « noch furchterregender » (ankoraŭ pli timiga)
- sistema majuskligo de substantivoj (der Dritte) ;
- faciligo de la vortdisigo fine de linio kaj la uzo de la komo;
- faciligo (fonigo) de vortoj el la greka kaj – kvankam ne en ĉiuj vortoj – forlaso de la ph (Fotografie)
Tiu reformo estas forte kritikata en Germanujo. La lando Schleswig-Holstein voĉdonis la revenon al la tradicia ortografio en 1998 (decido tamen nuligita de la regiona parlamento) kaj iuj gazetoj kaj eldonistoj decidis reveni al la tradicia ortografio.
Gramatiko
Genro
En la germana, kiel en multaj hindeŭropaj lingvoj, ĉiu substantivo havas genron. Ekzistas tri genroj: virseksa, ina kaj neŭtra. Ĉiuj genroj estas samaj je multenombro.
Deklinacio
La germana havas deklinacion. Ekzistas kvar kazoj: nominativo, akuzativo, dativo kaj genitivo. Substantivoj malmulte ŝanĝiĝas laŭ kazo: deklinacio okazas ĉefe ĉe artikoloj, pronomoj kaj adjektivoj. Jen la deklinacio de la difinita artikolo (der, kiu signifas “la”), kaj tiu de nedifinita kazo (ein, “unu”, sed plej ofte ne tradukita Esperanten), laŭ genro kaj kazo.
|
|
Famaj aŭtoroj de la germana
Specimeno | |
---|---|
La Patro Nia
Vater Unser im Himmel, |
- Michael Ende
- Johann Wolfgang von Goethe
- Hermann Hesse
- Franz Kafka
- Heinrich von Kleist
- Thomas Mann
- Karl May
- Friedrich Schiller
- ktp
Germandevenaj Esperantaj vortoj
Inter multaj germandevenaj Esperantaj vortoj estas ekzemple:
anstatt > anstataŭ
bald > baldaŭ
bedauern > bedaŭri
danken > danki
halten > halti
Jahr > jaro
Knabe > knabo
nur
Hund > hundo
Tag > tago
Fräulein > fraŭlino
Schrank > ŝranko
ge-
-in-
Kuriozaĵoj
- Vorto de la jaro
- La plej longa oficiale uzata vorto de la germana lingvo
- Strato de la germana lingvo
Fotogalerio
-
Mapo de uzo de la germana kaj nederlanda lingvoj -
Mapo de uzo de variantoj de la germana lingvo en 31-a de decembro 1937)
Eksteraj ligiloj
greke Senpagaj multlingvaj kursoj de la germana kun ekzercoj, biblioteko kaj informoj pri Germanio kaj Aŭstrio greke Asocio pri la germana lingvo greke "German 101" - reta kurso de la germana lingvo por anglaingvanoj greke Vortaroj en la katalogo DMoz
Lernolibroj
- germana lingvo en 30 tagoj Deutsch in 30 Tagen German in 30 Days, eldonejo Langenscheidt, pri niveolo A2, germane/angle, kun kompaktdisko 70 Minutoj kaj verbofikso (tabelo), ISBN 978-3-468-28016-0 vidu ankaŭ www.langenscheidt.de
- germana lingvo en 30 tagoj Deutsch in 30 Tagen, eldonejo Langenscheidt, pri niveolo A2, germane/pole, kun kompaktdisko, vidu ankaŭ www.langenscheidt.de
Literaturo
- Monato, internacia magazino sendependa, numero 1993/12, paĝo 19: La germana verkita de Bradley Kendal.
Vidu ankaŭ
- Alemana lingvo
- Alemando
- Lingvistiko
- Listo de lingvoj
- Lingva familio
- Pensilvangermana dialekto
- Signolingvo