Germana nacia ŝoseo B235

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la ŝosea vojo en Germanio
la ŝosea vojo en Germanio

La germana nacia ŝoseo 235 (ger: Bundesstraße 235, mallonge B 235) komenciĝas je la disforkiĝo Senden de la germana aŭtovojo A43 kaj kondukas suden trans Lüdinghausen kaj Castrop-Rauxel ĝis la surveturejo Witten-Centro ĉe la A 44, tie ĝi transiras en la sudan sekcion de la nacia strato 226.

Ĝi ekestis je la nomo Provinca Strato ekde Witten al Castrop-Rauxel en 1838 kiel unua nordsuda ligo en la orienta Ruhr-Regiono kaj estis regule trafikata de poŝtkaleŝoj. En 1855 ĉi tiu strato estis plilongigita ĝis Senden.