Germana pri-elmigrinta domo
La Germana pri-elmigrinta domo ("Deutsches Auswandererhaus") estas muzeo en Bremerhaven, Germanujo, pri la diversepoka elmigrado, precipe de germanoj en Usonon. La Germana pri-elmigrinta domo estas betonkonstruaĵo de utiligebla areo de 4200 m² kaj situas rekte ĉe Neuer Hafen (nova haveno) kontraŭ la zoologi-parko Zoo am Meer. Dum rondirado al vizitanto estas montrataj la unuopaj stacioj de elmigrado. Diversaj datumbankoj povas esti konsultataj senpage. La inaŭguro okazis en la 8-a de Aŭgusto 2005. La plano por la muzeo devenas de la Hamburga arĥitekturejo Studio Andreas Heller.
Enhavo |
[redakti] Distingoj
En la 5-a de Majo 2007 la muzeo ricevis la ĉiujare donatan muzeo-premion Eŭropa muzeo de la jaro. La Eŭropa muzeoforo indigis precipe la "emocian komprenigadon de historio per enscenigoj". Per tio unuafoje post 15 jaroj reputaci-hava distingo denove venis al germana muzeo.
[redakti] Fotoj de la ekspozicio
[redakti] Literaturo
- Joachim Baur, Expokritik: Ein Migrationsmuseum der anderen Art. Das Deutsche Auswanderer-Haus in Bremerhaven[1], en: Werkstatt Geschichte 15 (2006), N-ro 42, p. 97-103
[redakti] Referencoj
- ↑ Ein Migrationsmuseum der anderen Art, vokita en la 7-a de Januaro 2010
[redakti] Ligiloj
- Auswandererhaus Bremerhaven
- Homepage der Filmserie über das Auswandererschiff (2004)
- Artikolo pri la Germana pri-elmigrinta domo en Monumente Online
Koordinatoj: 53°32′43″N 8°34′27″O / 53.54528°N, 8.57417°O