Germana nacia teamo de futbalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo traktas la viran futbalistan nacian teamon de Germanio. Aparte de tio ankaŭ ekzistas naciaj teamoj por virinoj, kaj por viraj kaj virinaj adoleskuloj de malpli ol 18 jaroj.
Germanio
Germanio
asocio Deutscher Fußball-Bund
Germana Futbal-Asocio
konfederacio UEFA
manaĝero Julian Nagelsmann (ekde septembro 2023)
golreĝo Gerd Müller (68)
FIFA kodo GER
unua matĉo Flago de Svislando Svislando 5-3
Flago de Germana Regno Germanio
1908
plej granda gajno Flago de Germana Regno Germanio 16-0
Flago de Rusio Rusio
1912
plej granda perdo  Anglio 9-0
Flago de Germana Regno Germanio
1909
Futbala Mondpokalo
aperoj 18 (unua en 1934)
plej bona rezulto Ĉampiono
1954, 1974, 1990, 2014
Eŭropa Futbal-Ĉampionado
aperoj 11 (unua en 1972)
plej bona rezulto Ĉampiono
1972, 1980 kaj 1996
vdr

La germana nacia teamo de futbalo estas inter la plej sukcesaj en historio. Ĝi gajnis (se oni konsideras ankaŭ la periodo kiam ĝi reprezentis nur Okcidentan Germanion) kvar Mondpokalojn kaj tri Europajn Ĉampionadojn. Krome ĝi atingis la duan lokon en la finaloj de la Mondpokalo kvarfoje kaj en la finalo de la Europa Ĉampionado dufoje.

Inter la plej famaj futbalistoj kiuj ludis por Germanio indas mencii la sportistojn Fritz Walter, Franz Beckenbauer, Gerd Müller, Karl-Heinz Rummenigge kaj Lothar Matthäus. Ekde julio 2006, post la retiriĝo de Jürgen Klinsmann, la trejnisto de la teamo ekde julio 2006 ĝis julio 2021 estis Joachim Löw, kiam li transdonis la postenon al sia antaŭa asistanto Hans-Dieter ("Hansi") Flick, kiu tamen nur estis trejnisto dum iom pli ol du jaroj, de aŭgusto 2021 ĝis septembro 2023, kaj tiam transdonis la postenon al posteulo Julian Nagelsmann.

En la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 la teamo atingis la duan rangon, per malgajno kontraŭ la hispana teamo en la finala matĉo, en la Futbala Mondpokalo 2010 la trian pozicion, per malvenko kontraŭ la hispana teamo jam en duonfinalo kaj posta venko kontraŭ la urugvaja teamo en matĉo pri la tria pozicio, kaj en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kune kun la portugala teamo ankaŭ atingis la trian rangon, per malgajno kontraŭ la itala teamo en la duonfinala matĉo. Ĉampione ĝi gajnis la Futbalan Mondpokalon 2014, kaj en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 kune kun la kimra teamo ankaŭ atingis la trian rangon, per malgajno kontraŭ la itala teamo en la duonfinala matĉo.

la germana teamo la 3-an junio 2011 en kvalifikiga matĉo de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kontraŭ la aŭstra teamo (2:1)
post venko de la Futbala Mondpokalo 2014


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]