Germanaj militkrimoj dum la dua mondmilito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La krimoj kontraŭ paco

La nazia Germanio post sekreta interkonsento kun Sovetunio preparis kaj poste ankaŭ komencis la 1-an de septembro 1939 en Eŭropo militon, kiu daŭris preskaŭ ses jarojn kaj senigis de la vivo sur la kontinento dekojn da miloj homoj. Adolf Hitler realigis eksporton de sia reĝimo kaj rasismaj leĝoj en la plimulton de la okupitaj landoj, kien li transportis teroron kontraŭ la loĝantaro, kiun li jam validigis kelke da jaroj en Germanio kaj Aŭstrio.

La krimoj kontraŭ homeco

Kiam en la jaro 1933 en Germanio venis al la potenco Adolf Hitler, okazis karakteriza kresko de ideologio, kiu baziĝis sur teorio de naziismo kaj faŝismo. La notita ideologio krom aliaj anoncis teorion de supereco de arija raso, teorion de germana "superhomo" kaj samtempe ĝi stariĝis kontraŭ ĉio negermana. Tiu ĉi rasisma teorio estis celita kontraŭ la t.n. malmultvaloraj rasoj, nome precipe kontraŭ:

Plua parto de tiu ĉi germana ideologio estis malamikeco rilate al demokratoj, anoncantaj liberan socion, komunistoj, socialaj demokratoj aŭ samseksemuloj. La teroro kontraŭ tiuj ĉi grupoj estis validigata en Germanio jam ekde la tridekaj jaroj, sed post eksplodo de la dua mondmilito ĝi disvastiĝis ankaŭ en la subjugitajn naciojn

En koncentrejoj estis likvidataj ne nur judoj, sed ankaŭ rusoj, poloj, nederlandanoj kaj anoj de aliaj "malmultvaloraj" nacioj
  • Militkrimoj kontraŭ judoj – holokaŭsto – termino, markanta likvidon de la juda loĝantaro. La judoj estis murdataj ne nur en koncentrejoj, sed precipe en Sovetunio ili estis amase ekzekutataj. Inter la plej konatan eventon apartenas masakro en Babi Jar, kie apartaj taĉmentoj de SS (Einsatzgruppen) dum la tagoj 29-an kaj la 30-an de septembro 1941 pafmortigis pli ol 33 mil kijevajn judojn. Sume ĉi tie estis murditaj kaj en amastomboj enfositaj 100 mil (laŭ iuj fontoj 200 mil) da sovetaj civitanoj.
  • Militkrimoj kontraŭ romaoj - romaoj apartenis komune kun la judoj en la "1-an kategorion" de subhomoj, kun kiuj Tria regno devis senpardone aranĝi disponojn. La romaoj estis koncentrigataj en apartajn romaajn labortendarojn, de kie ili estis transportataj al likvido en koncentrejojn.
  • Militkrimoj kontraŭ slava loĝantaro - pro la teroro kontraŭ la slavoj suferis preskaŭ ĉiuj slavaj nacioj, sed plej karakterize la loĝantoj de Sovetunio, sed ankaŭ de Jugoslavio kaj Pollando. Estis kreitaj por tio taĉmentoj de SS (Einsatzgruppen) - kies celo estis "purigi" la okupitajn teritoriojn de la judoj kaj la slavoj. La germanaj okupantoj uzis drastajn metodojn ne nur kontraŭ la militkaptitaj sovetaj soldatoj, sed precipe ankaŭ kontraŭ civila loĝantaro. Homoj estis multfoje laŭvorte murdataj "je renkonto", precipe en la tempo, kiam estis evidentaj malsukcesoj de germana armeo. La germana armeo kaj precipe taĉmentoj de SS uzis civilistojn kiel ekzercceloj dum pafadoj, okazis amasekzekutoj, bruligado de kamparanoj, enterigado de homoj dumvive, seksatencado de virinoj kaj ilia misuzado al deviga prostituado, amasmortigado de homoj en partizanaj regionoj, forbruligado de urboj kaj vilaĝoj. Se en kelkaj regionoj de Sovetunio homoj bonvenigis en la jaro 1941 la germanojn kiel liberigantojn de stalinismo, post akiro de negativaj spertoj kun la germana armeo kaj en konekso kun ties teroro la opinio turniĝis kaj granda kvanto el ili komencis batali en partizanaj taĉmentoj aŭ subtenis tiujn ĉi taĉmentojn.
Masakro de civilistoj en Bochnia la 18-an de decembro 1939
Malkovrita amastombo de sovetaj militkaptitoj
  • Militkrimoj kontraŭ subjugitaj nacioj ĝenerale - Tria regno uzis la teroron ne nur kontraŭ ĉiuj formoj de rezisto (rezistmovado, partizana milito, sabotadoj), sed ankaŭ kontraŭ ideologioj, kiujn ĝi anoncis. Post la subjugo de la unuopaj ŝtatoj estis unue likvidataj komunistoj, la judoj kaj la romaoj. Sekvis reprezentantoj de socialaj demokratoj kaj elito de la unuopaj nacioj, kiu kapablis stariĝi kontraŭ la naziismo. Tiuj ĉi homoj estis likvidataj rekte parte sur ekzekutejoj en la unuopaj landoj, parte ili estis transportataj en la koncentrejojn. Unu el la plej teruraj formoj de suferado estis devigaj laboroj en objektoj, kie pro influo de nesufiĉa nutraĵo, abnormala labor-ekspluatado kaj nekonvenaj higienaj kondiĉoj okazis drastaj kvantoj de mortoj. Ĉiokaze la morto estis planata konsistero de laboragado de tiuj ĉi novepokaj sklavoj. Ekzemple dum laboroj por konstruado de germanaj subteraj fabrikoj, kie laboris militkaptitoj (precipe el la slavaj landoj, militkaptitoj de Ruĝa Armeo), la mezproksima vivo de homo faranta tiun ĉi nehoman laboron estis kalkulata unu monato. Plua krimeca formo de likvido de homoj estis marŝoj de mortoj kaj transportoj de morto, kiuj estis farataj precipe en la fino de milito.
  • Eksperimentoj kun homoj - estis farataj en la koncentrejoj. Temis parte pri la eksperimentoj elirantaj el la naziisma rasa teorio (esplorado de diferencoj inter la rasoj, heredeco, genetiko, testoj kun ĝemeloj, steriligado de "subviculoj" ks.). Pluaj eksperimentoj estis ekz. esplorado de influo de abruptaj ŝanĝoj sur la homa organismo, provoj kun submalvarmigado kaj rea varmigado de la homa korpo, eksperimentoj kun resaniĝado de vundoj (ŝutado de diversaj materioj en malfermitajn vundojn), provoj kun diversaj injektadoj de vakcinoj, provoj kun disvastigado de diversaj infektaj malsanoj, diversaj amputadoj ks.
  • Totala aktivigo - plua el la formoj de la krimoj de Tria regno. Devene la laboroj por la germana ekonomio estis farataj propravole surbaze de laborrekrutiĝintoj, sed post mobilizo de pluaj germanoj en la armeon ili ŝanĝiĝis en nepropravolan laboron por Germanio. Homoj el la okupitaj teritorioj estis perforte haŭlitaj ĝis Germanio, kie ili devis fari laboron, kiun pli antaŭe faris viroj foririntaj por batali. La totala aktivigo rilatis kaj kutimaj laboroj (industrio, agrikulturo), kaj ankaŭ sklavaj laboroj, kie okazis altaj kvantoj de morto. La nombro de homoj, haŭlitaj al la devigaj laboroj, estas taksata ĉirkaŭ 13,5 milionoj da homoj. Ekz. nur en la jaro 1942 estis en Germanion perforte deportitaj por laboroj 2 milionoj da homoj el Sovetunio kaj 940 mil da homoj el Pollando. El Protektorato Bohemio kaj Moravio estis dum la tuta milito totale aktivigitaj ĉirkaŭ 640 mil da personoj.
  • Traktado kun militkaptitoj - ne estis konservataj konvencioj kun la traktado kun la militkaptitoj, dum kio pli malbona rilato estis al la sovetaj soldatoj, da kiuj estis en la unua jaro de Granda patriota milito (1941) militkapita grandega kvanto. La soldatoj estis aŭ likviditaj aŭ aktivigitaj por sklavaj laboroj, pro kies sekvoj ili estis mortantaj. La sovetaj politikaj komisaroj estis militkaptite pafmortigitaj. La soldatoj de ekzilaj armeoj (poloj, ĉeĥoslovakoj ktp.) estis post eventuala militkaptado ekzekutitaj aŭ forŝovitaj en koncentrejojn.
  • Taktiko de ĉantaĝado de ostaĝoj - kutime temis pri proklamataj agadoj, dum kiuj estis anoncite, ke por ĉiu mortigita germana soldato aŭ farita sabotado estos ekzekutita certa nombro de civilaj personoj. Tiuj ĉi minacoj estis plejparte realigitaj. La plej kruelaj kondiĉoj estis en la orienta batalfronto, kiam la komandantejo de germanaj armeaj fortoj eldonis la 16-an de septembro 1941 ordonon, ke por ĉiu mortigita germano estos pafmortigitaj 50 - 100 civilaj personoj. Sed tiujn ĉi drastajn ordonojn plimulto de oficiroj de Wehrmacht rifuzis fakte realigi, sed kio ne signifas, ke oni ne faris tiujn ĉi kromojn. En ties farado partoprenis plimulte soldataroj de Waffen SS.
Murditaj polaj kamparanoj, 1943
  • Mortpunoj pro malpli gravaj faroj - ekz. forlaso de laborloko, legado kaj disvastigado de afiŝoj, aŭskultado de malamika radiodisaŭdigado, restado sur publikaj areoj ekster difinita tempo, vendo kaj aĉeto de varo ekster difinita sistemo ks.
  • Flugatakoj kontraŭ urboj kaj civilaj celoj, kiujn faris Luftwaffe ekde la unuaj tagoj de la milito, estis kelkokaze celitaj kontraŭ civilaj celoj. Hitler supozis, ke li sukcesos evolui teruron, timon per la flugatakoj kontraŭ la urboj en vicoj de siaj malamikoj kaj rompi ilian kuraĝon al rezisto. Dum kelkaj, precipe neatenditaj, flugatakoj pereis miloj ĝis dekmiloj da civiluloj en Varsovio, Coventry, Beogrado, Stalingrado kaj en multaj pluaj eŭropaj urboj. Tiuj ĉi flugatakoj estis kaŭzo de aliancana repuŝo, kiu poste grave trafis la germanajn urbojn mem, kie sekve de la aliancanaj flugatakoj pereis male multe da germanoj.
  • Rabema akirado de posedaĵo - post la okupo de la unuopaj landoj falis la nacia riĉaĵo fakte senpage en sinon de Tria regno, kiu uzis tiu ĉi posedaĵon senlime, ĝi rabegis ŝtatfontojn, naciajn trezorojn, posedaĵo de ŝtato (ekz. ekipo de armeo, polico). Same rabeme ĝi kondutis ankaŭ rilate al entreprenistaj subjektoj, bankoj, kiuj pro perfortaj administraj disponoj venis en la germanajn manojn.
Malmeda masakro
  • Ŝtelado de grundo, elpelado de kamparanoj - tiuj ĉi disponoj estis farataj precipe en la slavaj landoj, kiuj prezentis en longdaŭra strategio de Germanio vivspacon de "Miljara germana regno". Temis precipe pri Protektorato Bohemio kaj Moravio, Pollando kaj Sovetunio. Dum en la ĉeĥaj landoj la naziistoj enkadre de programo de germanigo uzis "pli fajnajn" metodojn - elaĉeto de grundo kontraŭ ofice difinita (ridinda) prezo, en Sovetunio ili proklamis la 15-an de februaro 1942 "novan agraran ordon", laŭ kiu ĉiu grundo en la okupitaj regionoj estis proklamata kiel proprumaĵo de Germanio.
  • Rekvizicio de posedaĵo - temis pri perforta forprenado de la posedaĵo por celo de gvidado de milito. Tio rilatis precipe al ĉiuj specoj de agrikulturaj produktoj, sed ankaŭ grandmezure al preĝejsonoriloj, kies materialo estis eluzita en armilproduktado.
  • Taktiko de bruligita tero - tiun ĉi metodon uzis soldatoj de Wehrmacht kaj SS (same kiel soldatoj de Ruĝa Armeo) dum retiriĝo kaj forlasado de siaj pozicioj sur la konkeritaj teritorioj. Laŭ eblecoj la moveblaĵoj (maŝinoj, ekipaĵoj, transportaj rimedoj, inventaro) estis aŭ forveturigitaj en Germanion por plua uzado aŭ ili estis komune kun nemoveblaĵoj (domoj, fabrikoj, komunikiloj, pontoj, valbaraĵoj) neniigitaj. Temis pri kaj la posedaĵo de ŝtato kaj pri la posedaĵo de firmaoj kaj la posedaĵo de civitanoj. La taktiko de bruligita tero estas ankaŭ konata sub siglo ARZL - malmuntado, purigado, paralizo, neniigo.
  • Neniigado kaj ŝteloj de kulturaj valoroj - krimo, kiun faris kaj la naziaj ĉefuloj kaj la germanaj soldatoj. Ĝi rilatis al ĉiuj landoj sen diferencoj, kie estis rabitaj juveloj de grandegaj historiaj valoroj, kaj ankaŭ la orientaj landoj, kie okazis neniigado de memorigaĵoj, muzeoj, bibliotekoj. Inter la plej konataj krimoj apartenas ŝtelo de petrograda Sukcena ĉambro.

La punigo de la militkrimoj

La grandega kvanto de viktimoj de la dua mondmilito, kaj nome ne nur el vicoj de soldatoj, sed ankaŭ el vicoj de civila loĝantaro kondukis la mondajn politikistojn al decido, ke tiuj ĉi krimoj estas punendaj. Tial en novembro de 1945 estis komencita Nurenberga proceso, kiu juĝis la krimojn kontraŭ la homeco, la militkrimojn kaj la krimojn kontraŭ la paco.

Eksteraj ligiloj